La Skribarasario (Pteroglossus inscriptus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skribarasario
Skribarasario
Skribarasario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. inscriptus'
Pteroglossus inscriptus
(Swainson, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas unu el la plej etaj tukanoj, kaj pezas 130 g kaj estas 29 ĝis 33 cm longa. La nomo devenas el la bildo de la beko (granda kiel ĉe ĉiu tukano), ĉar la supra makzelo estas flava kaj la malsupra nigra, sed tiu nigra koloro supreniras al la supra hela makzelo kiel fadenoj kiuj similas skribado. Ankaŭ la bazobeko estas flava markita de nigro. Ankaŭ la ĝenerala koloro estas nigroflava, tio estas nigraj dorso kaj vosto kaj flavaj brusto kaj ventro. La pugo estas ruĝa. La kapo estas bruna kun rimarkindaj ĉirkaŭokulaj koloroj, tio estas blua larĝa supraokula strio kun eta ruĝa punkto malantaŭ la nigra okulo. Ĝi estas simila al la Verda arasario, Pteroglossus viridis, el kiu diferenciĝas pro la beka bildo. La voĉo estas laŭta "ta-rát" kaj "ra-ák" "kakaka", kvazaŭ averto de granda alciono.

Distribuo redakti

Ĝi troviĝas en du populacioj: nome unu en nordokcidenta Brazilo, Kolombio kaj Ekvadoro el Amazono kaj Rio Negro al Andoj kaj dua populacio en pli suda, sed okcidenta Brazilo al Bolivio kaj Peruo el Amazono kaj Maranjono kaj al Andoj kaj Mato Grosso kaj supra Rivero Tocantins. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj kaj tre degraditaj arbaroj.

Subspecioj redakti

  • Pteroglossus inscriptus humboldti Wagler, 1827
  • Pteroglossus inscriptus inscriptus Swainson, 1822

Fonto redakti