Solkan-ponto

Kun malfermo (spano) de 220 m, la Solkan-ponto (slovene Solkanski most, itale Ponte di Salcano) super la rivero Soĉa en Solkan ĉe Nova Gorica en Slovenio, estas arkoponto (laŭ fervoja terminaro ĝi estas viadukto) kaj la dua plej granda ŝtonponto en la mondo kaj la plej longa fervoja ŝtonponto. Ĝi estis kompletita en 1905. Ties arko de 85 m, kiu estis konstruita el ĉirkaŭ 5 000 tunoj de ŝtonblokoj en ĝuste 18 tagoj, estas la duaj plej granda ŝtonarko en la mondo, superpasita nur de Friedensbrücke (Syratalviadukt) en Plauen, kaj la plej granda fervoja ŝtonarko. La arko de Friedensbrücke, kiu estis konstruita en la sama jaro, havas spanon de 90 m kaj trapasas la valon de la rivero Syrabach. La diferenco inter ambaŭ estas ke la Solkana Ponto estis konstruita el ŝtonblokoj, dum la Friedensbrücke estis konstruita el miksaĵo de pistita ŝtono kaj cementa mortero.[1]

Solkan-ponto
arkoponto • ŝtonponto
Bazaj datoj
Arkitekto Rudolf Jaussner • Leopold Oerley vd
Lando Slovenio vd
Situo Urba municipo Nova Gorica
Situo
Geografia situo 45° 58′ 43″ N, 13° 39′ 6″ O (mapo)45.97852507113.651754837Koordinatoj: 45° 58′ 43″ N, 13° 39′ 6″ O (mapo)
Solkan-ponto (Slovenio)
Solkan-ponto (Slovenio)
DEC
Solkan-ponto
Solkan-ponto
Lokigo de Slovenio en mondo
Situo de Solkan-ponto
Map
Solkan-ponto
vdr
Solkan-ponto (2010)

Notoj redakti

  1. http://books.google.com/books?id=E7ywmb24EQMC&lpg=PA121&dq=%22world%20famous%20arch%20bridges%20in%20slovenia%22&pg=PA121#v=onepage&q=%22world%20famous%20arch%20bridges%20in%20slovenia%22&f=false World Famous Arch Bridges in Slovenia angle, france, Gorazd Humar, Septembro 2001, Presses des Ponts, Arch'01: troisième Conférence internationale sur les ponts en arc Paris: Charles Abdunur, paĝoj 121–124, Parizo, ISBN=2-85978-347-4

Bibliografio redakti

  • Gorazd Humar: Kamniti velikan na Soči. Branko, Nova Gorica 1996, ISBN 961-6079-30-1.
  • Gorazd Humar, Bogdan Kladnik: Slovenski Mostovi: Bridges of Slovenia. Teil 2: Štajerska, Dolenjska, Gorenjska, Prekmurje. Zaklad, Ljubljana 2002, ISBN 961-6266-12-8.
  • Eduard Jordan (2013): Der Eisbahnviadukt von Solkan/Salcano
  • Walther Schaumann: Die Bahnen zwischen Ortler und Isonzo 1914 - 1918. Vom Friedensfahrplan zur Kriegsfahrordnung. Bohmann Verlag, Wien 1991.