Stolipina vagono (ruse Столыпинский вагон) estis tipo de fervoja veturilo en la Rusa Imperio, Sovetunio kaj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. La nomo "Stolipina vagono" devenas de Pjotr Stolipin, iama ĉefministro de caro Nikolao la 2-a.

Speciala vagono por malliberuloj
Vagono por speciala kontingento

Dum la Agrara reformo de Stolipin en Rusio, kiu parte kondukis al masiva setlado de kamparanoj en Siberion, specifa tipo de vagono estis enkondukita por setlantoj. Ĝi konsistis el du partoj: unu por pasaĝeroj kaj alia por brutaro kaj agrikulturiloj.[1]

Post la Bolŝevika revolucio, la Ĉeka trovis tiujn vagonojn taŭgaj por la transporto de granda nombro da enkarceritaj kondamnitoj kaj ekzilitoj: la pasaĝera parto estis uzita por prizon-gardistoj kaj la brutara parto por prizonuloj.[1]

Poste la termino estis neformale uzita por prizon-vagonoj en Rusio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Petro Grigorenko Memoirs: Pietro G. Grigorenko W W Norton & Co Inc; 1-a eldono (1984) ISBN 0-393-01570-X