Pjotr Stolipin

Pjotr Arkadjeviĉ STOLIPIN (ruse Пётр Аркадьевич Столыпин; naskiĝis la 14-an de aprilo 1862 (laŭ malnova kalendaro 2-an de aprilo 1862) en Dresdeno, Saksio — mortis la 18-an de septembro 1911 (5-an de septembro 1911) en Kievo, Rusa Imperio) estis konservativa rusa politikisto kaj inicianto de agraraj reformoj post la 1905-a revolucio por plibonigo de jura kaj ekonomia situo de la kamparano.

Pjotr Stolipin
Pyotr Stolypin LOC 07327.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1862 (1862-04-14)
en Dresdeno
Morto 18-an de septembro 1911 (1911-09-18) (49-jara)
en Kievo
Tombo Monaĥejo de la Grotoj de Kievo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Patro Arkady Stolypin
Patrino Natalya Gorchakova
Frat(in)o Aleksandr Stolypin
Edz(in)o Olga Stolypina
Infano Arkadi Stolypine
Okupo
Okupo politikisto • ŝtatreprezentanto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis guberniestro de Grodno (1902) kaj Saratov (1903), kie li montris apogon por plibonigo de la kamparana vivo, sed li samtempe subpremis la ribelemajn provojn. La rusa caro Nikolao la 2-a ekatentis lin kaj en majo de 1906 nomumis Stolipin ministro pri internaj aferoj, en julio eĉ al prezidanto de la ministraro. Stolipin disigis la 22-an de julio 1906 la Dumaon, do la rusan parlamenton, kiu postulis pli grandan partoprenon en la agrarreformaj planoj. Li enkondukis en oktobro kaj novembro siajn reformojn per dekreto.

Li ĉesigis la limigojn, kiuj malhelpis la partoprenon de la kamparanoj en la normalaj juĝistaraj procesoj, la kamparanoj ricevis pli da libereco por elekti la lokajn reprezentantojn, ili rajtis elpaŝi la agrokomunumon kun sia agro. Stolipin esperis, ke tiel elformiĝas bonhava, carfidela kamparana klaso.

Li samtempe starigis militarajn juĝejojn, kiuj traktis aferojn de personoj akuzitaj je terorismo kaj ribelo. Tiuj tribunaloj ekzistis nur kelkajn monatojn, sed decidis je mortkondamno pri kelkmil akuzitoj. La ĉefministro tiel akiris multajn malamikojn en la politika centro kaj maldekstra flanko.

Stolipin en junio de 1907 (tri monatojn post la kunvoko) denove disigis la (duan) Dumaon, ĉar tiu ne akceptis liajn agrarajn reformojn. En tago de disigo de la Dumao, li eldonis leĝon pri elektoj, kiu limigis partoprenon de kamparanoj, laboristoj, malplimultoj en la elektoj.

Per akcepto de konstitucia kadro li forigis de li la ektremdekstrulojn, dum la moderaj dekstruloj kunlaboris kun li en la tria Dumao, kiu kunsidis en novembro de 1907. Li akceptigis la leĝojn pri la pluaj agraraj reformoj en junio de 1910 kaj 1911, li ekis fortan rusigan politikon en Finnlando.

Stolipin – en marto de 1911 – disvastigis la agrarajn reformojn eĉ je la polaj aroj, dum la caro ĉesigis funkcion de la Dumao kaj aliaj registaraj instancoj, je altrudo de Stolopin.

Tiuj paŝoj akiris por Stolipin multajn malamikojn kaj atencinto murdis lin dum teatra spektaklo en Kievo (kiun partoprenis eĉ la caro). La atencinto havis policajn kontaktojn, tiel povis li eniri la teatrejon.

Vidu ankaŭRedakti