Sudaka municipo (ruse Судакский горсовет, ukraine Судацька міськрада, krime-tatare Sudaq şeer şurası) estas unu el la primaraj administraj unuoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio) — la teritorio, subigita al la Sudaka urba konsilantaro. La municipo troviĝas ĉe la sud-orienta bordo de la Krimea duoninsulo kaj estas fama kaj populara ripoz- kaj kurac-regiono. Administra centro de la regiono estas la urbo Sudako.

Sudaka municipo
Municipo
magistrato • administra unuo en Krimeo • municipal formation in Russia • settlement council [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboSudako
- koordinatoj45° N, 35° O (mapo)44.851434.9725Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo)
Areo539 km² (53 900 ha) [+]


Sudaka municipo (Tero)
Sudaka municipo (Tero)

Sudaka municipo (Krimeo)
Sudaka municipo (Krimeo)
DEC
Sudaka municipo
Sudaka municipo

Map
Sudaka municipo

Vikimedia Komunejo:  Sudak Municipality [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Sudaka municipo
ruse Судакский горсовет
ukraine Судацька міськрада
krime-tatare Sudaq şeer şurası

magistrato • administra unuo en Krimeo • municipal formation in Russia • settlement council
La centro: Sudako
Areo: 539 km2
Loĝantaro: 29 448 homoj (laŭ la jaro 2004)
Loĝ-denso: 27,92 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6566
En la municipo estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
1
13
1
Sudaka municipo sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
 
vdr

Geografio redakti

La municipo troviĝas en la sud-orienta parto de la Krimea duoninsulo. Oriente ĝi limas la Teodozian municipon, norde — la Kirovskan kaj Belogorskan distriktojn, okcidente — la Aluŝtan municipon. Sude la municipo estas lavata de la Nigra maro. La plej altaj pintoj de la Krimea montaro en la municipo atingas pli ol 800 metrojn super la marnivelo.

Ekonomio redakti

La bazo por la ekonomio de la municipo estas ripoz- kaj kurac-industrio, turisma sfero (la plej allogaj lokoj estas Sudako kaj Novosveto) kaj ankaŭ la vin-produktado. En la municipo estas kelkaj negrandaj vinfarejoj, kiuj apartenas al la vinproduktejo "Masandro"; krome, en Novosveto troviĝas fama produktejo de ŝaŭmvinoj.

Administra konsisto de la municipo redakti

En la municipo estas 1 urbo (Sudako) kaj 7 komunumoj, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Novosveto) kaj 14 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj. Esperante estas prezentitaj nur la loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze aperas la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Daĉna komunumo
    • Daĉno (Daĉnoje, krime-tatare Taraq Taş)
    • Lesnoje (Suvuq Suv)
  • Gruŝevka komunumo
    • Gruŝevko (Gruŝevka, krime-tatare Salı)
    • Ĥolodovka (Osmançıq)
    • Perevalovka (El Buzlu)
  • Meĵdureĉa komunumo
    • Meĵdureĉo (Meĵdureĉje, krime-tatare Ay Serez)
    • Voron
  • Morska komunumo
    • Morsko (Morskoje, krime-tatare Qapsihor)
    • Gromovka (Şelen)
  • Novosveta komunumo
  • Solneĉnodolina komunumo
    • Solneĉnodolino (Solneĉnaja Dolina, krime-tatare Qoz)
    • Bogatovka (Toqluq)
    • Mindalnoje (Arqa Deresi)
    • Pribreĵnoje (Çalqa)
  • Vesela komunumo
    • Veselo (Vesjoloje, krime-tatare Qutlaq)


La loĝlokoj de la Sudaka municipo

Urbo: Sudako
Urbotipa loĝloko: Novosveto
Vilaĝoj BogatovkaDaĉnojeGromovkaGruŝevkaĤolodovkaLesnojeMeĵdureĉjeMorskojePerevalovkaPribreĵnojeSolneĉnaja DolinaVeselojeVoron
Loĝloketo: Mindalnoje