Sveda Ora Marbordo

La Sveda Ora Marbordo - svede Svenska Guldkusten - estis sveda afrika kolonio de la eŭropa reĝlando Svedio, fondita en 1650 de Hendrik Carloff borde de la Gvinea Golfo en Okcidenta Afriko, en nuna Ganao kaj Togolando. Ĝi daŭris ĝis aprilo 1663 kiam la tuta Sveda Ora Marbordo estis kaptita de la armeo de la same eŭropa reĝlando Danio, kaj estis integrita en la teritorion Dana Ora Marbordo.

Sveda Ora Marbordo
1650 – 1663

eksa administra teritoria unuo • kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
historia mapo de la Ora Marbordo, tamen el proksimume 1725, do kvindek jarojn post la sveda rego

Geografio redakti

La kolonio konsistis el nur kelkaj fortikaĵoj kaj komercaj postenoj ĉirkaŭ la loĝloko Cabo Corso (la nuna urbo Cape Coast) laŭlonge de la marbordo de la Gvinea Golfo. Post la dana rego la teritorio en 1850 iĝis la Brita Ora Marbordo.

La kolonio konsistis el ses fortikaĵoj kaj du pliaj komercejoj:

 
kanonoj de fortikaĵo Carlsborg
  • Fortikaĵo Carlsborg (ankaŭ Carolusborg), la nuna Cape Coast, Centra Regiono de Ganao, sub sveda administrado inter la 22a de aprilo 1650 kaj januaro/februaro 1658, kaj de la 10-a de decembro 1660 ĝis la 22-a de aprilo 1663.
 
marbordo de Anomabu
  • Fortikaĵo Annamabo, la posta brita Fortikaĵo William kaj nuna urbo Anomabu, Centra Regiono de Ganao, sub sveda administrado 1650 - 1657
  • Fortikaĵo Batenstein (ankaŭ Batensteyn), la nuna vilaĝo Butri proksime de Sekondi-Takoradi, Okcidenta Regiono de Ganao, sub sveda administrado 1650 - 1656
  • Fortikaĵo Christiansborg (ankaŭ fortikaĵo Frederiksborg kaj kastelo Osu), la nuna kvartalo Osu de la ganaa ĉefurbo Akrao, sub sveda administrado 1652 - 1658
  • Fortikaĵo Witsen (ankaŭ Taccorari), la nuna Sekondi-Takoradi, Okcidenta Regiono de Ganao, sub sveda administrado 1653 - 1658
  • Fortikaĵo Apolonia, la nuna vilaĝo Beyin, Okcidenta Regiono de Ganao, sub sveda administrado 1655 - 1657
  • komercejo Gemoree
  • komercejo Accara

Vidu ankaŭ redakti