Tíjola [TIĥola] estas hispana municipo apartenanta al Andaluzio kaj al provinco Almerio en la komarko Valo de Almanzora. Ĝi lokas en la nordo de la provinco kaj estas 67,34 km2 ampleksa.

Tíjola
hispane: Tíjola
vilaĝo
Urbdomo de Tíjola
Flago
Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Provinco Almerio
Supermara alteco 681 m s. m. [1]
Koordinatoj 37° 20′ 43″ Nordo 2° 26′ 23″ Okcidento / 37.345251 °N, 2.439779 °U / 37.345251; -2.439779 (mapo)
Areo 67,34 km² (6 734 ha)
Loĝantaro 3 541 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 04880[2]
ISO 3166-2:ES ES-AL
Tíjola (Hispanio)
Tíjola (Hispanio)
DEC
Situo de Tíjola enkadre de Hispanio
Tíjola (Almerio)
Tíjola (Almerio)
DEC
Situo de Tíjola enkadre de Provinco Alakanto
Vikimedia Komunejo: Tíjola
Retpaĝo: https://www.tijola.es/
Map
vdr
Situo de Tíjola.
Tíjola.

Ĝiaj limoj estas ĉeaj de Lúcar en ĝiaj oriento kaj nordoriento, de Cúllar en ĝia nordokcidento, de Serón en ĝia okcidento, de Bayarque en ĝia sudo kaj de Suflí kaj Armuña de Almanzora en ĝia sudoriento. En la jaro 2019 trimil kvincent kardek unu personoj rezidis en la municipo. [3][4]

Al Tíjola oni povas aliri tra la regiona ŝoseo A-334 kiu estas ligilo de Baza kun Huércal Overa. Ĝis 1985 Tíjola havis trajnstacion, sed tiun jaron ĝi ĉesis funkcii; tiu fervoja linio kunigis la lokojn de Murcio kaj Granado trapasante la valon de la rivero Almanzora.

En la municipa teritorio oni trovis idolon de la Neolitiko, de magia aŭ religia celo, ĉar oni trovis ĝin ene de la kranio de kadavro. En la areo estis setlado de kartaganoj kaj romianoj. En la epoko de Al Andalus (10a jarcento) jam ekzistis fortikaĵo; tiam oni uzis la nomojn "TAĉola", "TAĥela" kaj "TEĥora". Fine de la 15a jarcento, jam en epoko kristana oni uzis la nunan nomon.

Post la Hispana Enlanda Milito, Tíjola estis sidejo de frankisma koncentrejo en la preĝejo kaj apudaj stratoj, kie oni enprizonigis oficiale ĝis mil respublikanojn. Ĝi funkciis ĝis septembre 1939 fare de la venkintoj.[5]

Panoramo de Tíjola.






Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. p. 9. ISBN 978-84-666-6478-3.