Telegramo (telegrafio)

mesaĝo sendita per telegrafo

Telegramo (el la greka tele: fora kaj ...gramma: litero) estas telegrafa mesaĝo, kiun oni transdonas per akustikaj, optikaj aŭ elektraj aparatoj.

La esprimo telegramo ekestis en la jaro 1852 de la usonano E. P. SMITH el Rochester, sed daŭris iom da tempo ĝis ĝi anstataŭis la antaŭan esprimon "telegrafa depeŝo".

La letersekreto validas ankaŭ por telegramoj, tio signifas: la persono, kiu transdonas la mesaĝon ne rajtas sciigi la enhavon al aliaj aŭ ŝanĝi la enhavon de la mesaĝo.

Ĉar en la fruaj jaroj de telegrafado oni pagu laŭ la kvanto de la vortoj, ekestis telegramstilo: anstataŭ "Mi venos vendrede je 17.00h" oni skribis "Mi vendredalvenos 17.00" por ŝpari kelkajn vortojn.

Telegramoj povas esti sur dekorita salutkarto (aldone pagenda servo).

Ekzemploj por la transdonado :

  • speco de akustika transdonado morsado per Morsa kodo
  • speco de optika transdonado estas signali per flagoj laŭ flagra alfabeto
  • speco de elektra transdonado estas teleskribilo aŭ faksilo

Ekde la jaro 2003 la germana poŝtentrepreno Deutsche Post AG ne plu sendas telegramojn eksterlanden. La argumento estas: telegramoj estas eksmodaj. Ekde la fino de 2022 ankaŭ enlande ne plu sendiĝas telegramoj. Laŭ informo de la entrepreno ĝi estis inter la lastaj naciaj poŝtentreprenoj kiuj ankoraŭ ofertis la delonge esksmodan kaj kun inter 12,50 kaj 22 Eŭroj kompare al mesaĝetoj kiel SMS, retpoŝto kaj tujmesaĝiloj kiel SignalWhatsApp kostegan servon.[1] Ekzemple en Tajlando la lasta telegramo jam estis sendita en aprilo 2008.

La plej longaj telegramoj redakti

En la tempoj de oftaj vizitoj de la angla reĝo Eduardo la 7-a en urbo Mariánské Lázně (ĝis 1945 germane Marienbad) ofte restadis angla politikisto siro Henry Campbell-Bannerman. En septembro de 1899 li vive korespondis kun Londono en aferoj antaŭantaj al estiĝo de bura milito en suda Afriko. Fine de septembro li ricevis de brita Transvala komisiono telegramon, kiu enhavis 16.000 vortojn! Tio estis evidente la plej longa telegramo, kiu en Marienbad estis akceptita.

Referencoj redakti