Henry Campbell-Bannerman

Sir Henry Campbell-Bannerman (7a de Septembro 1836 – 22a de Aprilo 1908) estis Brita politikisto de la Liberala Partio kiu estis Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando el 1905 al 1908 kaj estro de la Liberala Partio el 1899 al 1908. Li estis ankaŭ Sekretario de Ŝtato por Milito (Militministro) dufoje, en la ministraroj de Gladstone kaj Rosebery. Li estis la unua First Lord of the Treasury kiu estis oficiale nomita "Ĉefministro", termino kiu iĝis de oficiala uzado nur kvin tagojn post lia elpostenigo. Li ankaŭ restas la nura persono ĝis nun kiu tenis la postenojn de Ĉefministro kaj Father of the House samtempe.

Henry Campbell-Bannerman
Persona informo
Henry Campbell-Bannerman
Naskiĝo 7-an de septembro 1836 (1836-09-07)
en Glasgovo
Morto 22-an de aprilo 1908 (1908-04-22) (71-jaraĝa)
en Downing Street, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Tombo Churchyard, Meigle Parish Church vd
Religio Eklezio de Skotlando vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Glasgovo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de GlasgovoTrinity College • High School of Glasgow • Stirling High School vd
Partio Liberala Partio vd
Subskribo Henry Campbell-Bannerman
Familio
Patro Sir James Campbell vd
Patrino Janet Bannerman vd
Gefratoj James Alexander Campbell • Louisa Campbell vd
Edz(in)o Charlotte, Lady Campbell-Bannerman vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konara populare kiel "CB" [siBI], li estis forta apoganto de la libera komerco, de la irlanda regularo Irish Home Rule kaj de la plibonigo de la sociaj kondiĉoj. Li estis aludita kiel "la unua kaj nura radikala Ĉefministro de Britio".[1] Post malvenko en la ĝenerala balotado de 1900, Campbell-Bannerman pluestris la Liberalan Partion ĝis tutlanda venko super la Konservisma Partio en la ĝenerala balotado de 1906, ankaŭ la lasta balotado en kiu la Liberaluloj atingis ĝeneralan majoritaton en la Ĉambro de Komunuloj. La registaro kiun li sekve estris aprobis leĝaron por ke la sindikatoj ne estu responsaj pro damaĝoj faritaj dum strikagado, enkondukis senpagajn lernejajn manĝojn por ĉiuj infanoj, kaj enpovigis lokajn aŭtoritatojn pou aĉeti agrikulturan teron el privataj bienposedantoj. Campbell-Bannerman rezignis kiel Ĉefministro en Aprilo 1908 pro malsano kaj estis anstataŭita de sia Ministro de Financoj, H. H. Asquith. Li mortis nur kelkajn tagojn poste.[2]

Notoj redakti

  1. A. J. A. Morris, 'Sir Henry Campbell-Bannerman (1836–1908)', Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, Sept 2004; reta eldono, Januaro 2008, alirita la 17a de Septembro 2018.
  2. "HH Asquith (1852–1928)". alirita la 17a de Septembro 2018.