Teofanio, el la antikva greka lingvo θεοφάνεια (= theophaneia teofaneia) siavice komponaĵo de Θεός (theos = dio) kaj phàinein (= manifestiĝi"), laŭlitere signifas manifestiĝon de la diaĵo laŭ formo de io sensebla. Kroma termino samsence uzata estas epifanio el la greka “επιφάνεια”, (epifaneia). Temas pri koncepto tipe religia ĉar komuna al multaj religioj kaj mitologioj.

Filozofisence teofanio estas manifestiĝo de la diaĵo pere de siaj eksteraj verskoj, kiel, kaze de Dio-kreinto, la mondo tuta.[1]

La vizio de Jeĥezkelo, pentraĵo de Rafaelo

Religisence teofanio distingiĝas en:

  • “Rektaj” teofanioj, kiuj estas veraj kaj propraj aperoj de Dio persone. En Kristanismo, ekzemple, rekta teofanio estas dirata ankaŭ “epifanio” kaj havas sian plej elstaran reprezenton en la naskiĝo de Jesuo Kristo, kies bapto estis la Teofanio de la Triunuo.
  • “Nerektaj” teofanioj, kiuj konsistas (vidu ĉe Biblio, ekzemple) en aperoj de anĝeloj aŭ en eksterordinaraj fenomenoj kiaj nuboj, voĉoj elvenantaj el la ĉielo, fajrecaj kolonoj ...[2]

Diversaj uzoj de la vortoj “epifanio” kaj “teofanio” redakti

Foje la vorto epifanio konservas nur la aspekton de la eksterodinareco kaj celeco de la origina signifo. Se por kristanoj la antonomazia Epifanio estas la “Epifanio de la Sinjoro”, por la versoj de la italaj Stilnovistoj epifanio estis la eniriĝo-enscenejiĝo de la virino disdonanta komforton de la belo.

Alia samtipa ekzemplo: la termino “epifanio” estis uzita de irlanda verkisti James Joyce por identigi apartajn momentojn de tuja intuicio ekfajreĝantajn en la menso; temas pri momento en kiu sperto, sepultita delonge en la memoro, surfaciĝas al la konscio reportante ĉiujn siajn detalojn kaj emociojn. Ekzemplo plej signifa de tiuj epifanioj estas entenata en la lasta rakonto de Dublin-anoj, titolita “La mortintoj”.

En la arto la termino teofanio larĝiĝas kaj etendiĝas ankaŭ, laŭ iuj, al la Missorium, la ora plato (aŭ arĝenta ktp), sendita de la suverenoj de unuaj kristanaj epokoj al la regantoj kunlaborantaj, kie estis cizelita la reĝo ĝuanta dian taskiĝon.

La mitologio plenplenas je teofanioj, kiel oni povas konstati en la ĉi-flanka bildo de Semele fulmomortigita pro la rekta vido de la dieco de sia amato Jovo.

 
Morto de Semele, pentraĵo de Peter Paul Rubens

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. (Vidu ĉe la Kantiko de la Kreitaĵoj de Sankta Francisko el Asizo
  2. Se interesiĝi pri tiuj teofaniaj fenomenoj parolataj en la Biblio, utilas scii pri la aparta lingvaĵo en kiu la eksterodinara evento de la dia komuniko estas sciigata helpe de standartaj fenomenoj, kies objekto vera estas la enhavo de la komuniko ne la fizika evento.

Vidu ankaŭ redakti