Tradicia lukto

listartikolo en Vikimedio

Tradicia luktopopola lukto estas ajna tradicia stilo de luktado, kiu povas esti aŭ ne esti kodigita kiel moderna sporto. Multaj kulturoj disvolvigis regionajn formojn de kaptolukto.

Luktantoj ĉe la tradicia festivalo Naadam en Mongolio, ĉe Ulan Bator.

Tiaj luktoj konserviĝis en kelkaj disaj aŭ apartaj regionoj tra la tuta mondo. Ekzemple en Eŭropo en la Brita Insularo estas du ĉefaj centroj: nome en la Sudokcidento kie disvolviĝis la stiloj de Devon kaj Kornvalo, kaj en nordaj graflandoj, nome hejmo de la stiloj de Cumberland kaj Westmorland. Estas apartaj stiloj en Bretonio en Francio, en la regiono Leono en Hispanio, en Svisio ktp.

Aparta populareco estas en tradiciaj luktostiloj de Azio, unuflanke en Centra Azio, Turkio kaj ĉefe Mongolio, kun aparta folkloro ligita (grudancoj ktp.). Aliflanke en Ĉinio, Japanio kaj aliaj orientaj landoj.

En modernaj kulturoj disvolviĝis relative tradiciaj luktostiloj, ie ege popularaj, kiel en Meksiko (kun karakteraj maskoj, rolulkonstruado ktp), Brazilo, Usono ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • The Wrestler's Body: Identity and Ideology in North India de Joseph S. Alter (1992). ISBN 0-520-07697-4