Tragacete estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipa teritorio formas parton de la Natura Parko Serranía de Cuenca. La municipa teritorio estas tre montara, kun serio de montaroj kaj valoj intermetitaj en la direkto NOk - SOr.

Tragacete
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16150
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Ángel Custodio Pérez Nieto
Demografio
Loĝantaro 267  (2016)
Loĝdenso 4,35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 1° 51′ U (mapo)40.351111111111-1.8497222222222Koordinatoj: 40° 21′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 283 m [+]
Areo 61,39 km² (6 139 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Tragacete (Provinco Kvenko)
Tragacete (Provinco Kvenko)
DEC
Tragacete
Tragacete
Situo de Tragacete
Tragacete (Hispanio)
Tragacete (Hispanio)
DEC
Tragacete
Tragacete
Situo de Tragacete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tragacete [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas tragacetero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 267 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,35 loĝ/km².

Situo redakti

Tragacete estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,283 m super marnivelo; je malpli ol 65 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 93 km el Teruelo kaj je 215 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 61,39 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°21′04″N 1°50′59″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tragacete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Tragacete kie oni alvenis al la nunaj 267.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado movebla tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe por turismo lastatempe. Tra tiu municipo pasas la rivero Júcar, kiu elfluas sur la Monteto de Sankta Filipo (1838 msm) kaj alvenas al la municipo dekon da kilometroj post ties elfluo. Proksime de Tragacete estas ankaŭ la bela pejzaĝo de la elfluo de la rivero Cuervo, je 12 km, kaj la elfuo de la rivero Taĵo, kaj iom pli for, la Ciudad Encantada (sorĉurbo de Kvenko), la parko El Hosquillo [osKIjo] kaj la Ventano del Diablo (diabla fenestro).

Servoj redakti

Tragacete havas sancentron, ĉe la ŝoseo, kun kurackonsultejo kaj urĝa servo dum la 24 horoj. La municipo havas ankaŭ apotekon en la urba kerno ĉe la urbodomo.

Vidu ankaŭ redakti