Troa fiŝkaptado estas la agado de fiŝkaptado kiam la fiŝaj populacioj estas elprenitaj ĝis neakcepteblaj niveloj. Elĉerpiĝo, malaltaj biologiaj kreskindicoj, kaj kritikaj malaltaj biomasaj niveloj (ekz. pro polulacia malpliiĝo) rezultas el troa fiŝkaptado. Ekzemple, troa fiŝkaptado de ŝarkoj kondukis al falo de tutaj maraj ekosistemoj.[1]

400 tunoj de Trachurus murphyi kaptitaj de ĉilia ŝipo
Troa fiŝkaptado ĉe Usono 2010

La kapablo de fiŝarejo por rekuperiĝi el troa fiŝkaptado dependas el ĉu la kondiĉoj de la ekosistemo taŭgas por tiu rekupero. Drastaj ŝanĝoj en specikomponoj povas rezulti en ekosistema ŝanĝo, kie alia ekvilibro dependas el specikompono diferenca el tiu kiu ekzistis antaŭ la malpliiĝo de la origina fiŝarkvanto. Ekzemple, kiam trutoj estas troe fiŝkaptitaj, karpoj povas esti anstataŭantoj tiom kiom neeblas por trutoj re-setliĝi per reprodukta populacio.

Ekzemploj redakti

Ekzemploj de troa fiŝkaptado ekzistas en areoj kiaj la Norda Maro de Eŭropo, la Novlandaj Grandaj Benkoj de Nordameriko kaj la Orientĉina Maro de Azio.[2] En tiuj lokoj, troa fiŝkaptado ne nur rezultis katastrofa por la fiŝarkvantoj sed ankaŭ por la fiŝkaptistaj komunumoj kiuj dependas el ties rikolto. Kiel ĉe aliaj elprenaj industrioj kiaj forstado kaj ĉasado, ankaŭ fiŝkaptejoj suferas el ekonomia interagado inter trouzado kaj elteneblo aŭ daŭripovo.

Referencoj redakti

  1. Scales, Helen. Shark Declines Threaten Shellfish Stocks, Study Says. National Geographic News (29a de Marto 2007). Alirita 2012-05-01.
  2. Lu Hui: Pollution, overfishing destroy East China Sea fishery. Xinhua on GOV.cn (16a Aŭgusto 2006). Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita 2012-05-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita 2012-11-07.

Vidu ankaŭ redakti