La turbo estas ludilo uzata ekde la antikvo. Ĝi balancas staranta en punkto post kiam ĝi iĝis turni rapide. Turboj ankaŭ uziĝis por aŭguroj.

Funkcio de turbo
aro de turboj ĉiaspecaj
"La knabo kun la turbo" (oleopentraĵo de 1735, muzeo Luvro)

En la fiziko la turbo estas speciala kazo de la rotacia rigida korpo, pli malpli firmtenita en konkreta punkto.

En judismo estas kutime, ke infanoj ludas kun aparta speco de turbo dum la festo de Ĥanukao. Ĝi estas nomita hebree סביבון, sevivon kaj jide דריידל, drejdel.

Fiziko redakti

La turbo ricevas komencan angulan movokvanton pere de komenca rotacio, kaj daŭre turniĝas ("dancas") laŭ la leĝo de konservado de angula movokvanto kaj danke al la malgranda grado de frotado ke la turbo havas kun la surfaco sur kiu ĝi turniĝas, ĉar ĝi dancas sur maldika pinkto, la daŭro de la rotacio dependas de pluraj faktoroj:

  • La komenca angula rapido donita al ĝi.
  • La grado de ĝia frotado kun la surfaco sur kiu ĝi rotacias.
  • Ĝia inercimomento estas proporcia al sia maso - ju pli granda estas ĝia inercimomento, des pli longe ĝia rapideco estos konservita. Relative alta turbo povos daŭrigi sian rotacion malpli ol pli plata turbo kie la plej granda parto de la maso estas disvastigita relative malproksime de la rotacia akso.

La movado de la turbo estas proksimume priskribita matematike helpe de la ekvacioj de Eŭler .

 
ekzemplo de turbo deproksime