Unuanivelaj produktantoj

Unuanivelaj produktantoj konvertas abiotan fonton de energio (ekz. lumo) en energio stokita en organikaj komponaĵoj, kiuj povas esti uzataj de aliaj organismoj (ekz. heterotrofoj). La unuanivelaj produktantoj povas konverti la energion de la lumo (fototrofoj kaj memfototrofoj) aŭ la energion en neorganikajn kemiajn komponaĵoj (kemolitotrofoj) por konstrui organikajn kombinaĵojn, kio estas kutime stokita en formo de biomaso kaj estos uzata kiel karbo kaj energifonto fare de aliaj organismoj (ekz. heterotrofoj kaj miksotrofoj). La memfototrofoj estas la ĉefaj unuanivelaj produktantoj, kiu konvertas la energion de la lumo en kemia energio pere de la fotosintezo, finfine konstruante organikajn molekulojn el karbona dioksido, nome neorganika karbonfonto.[1] Ekzemploj de kemolitotrofoj estas kelkaj arĥeoj kaj bakterioj (unuĉelaj organismoj) kiuj produktas biomason el la oksidigo de neorganikaj kemiaj komponaĵoj, tiuj organismoj estas nomitaj kemomemtrofoj, kaj estas ofte troveblaj en hidrotermaj fontoj en profunda oceano. Unuanivelaj produktantoj estas la plej malaltaj trofa nivelo, kaj estas la tialoj kial la Tero estis eltenebla por la vivo ĝisnune.[2]

La folio estas la unuanivela loko de fotosintezo en plantoj.

Referencoj redakti

  1. "What Are Primary Producers?". Sciencing. Alirita la 14-an de oktobro 2019.
  2. Post, David M (2002). "Using Stable Isotopes to Estimate Trophic Position: Models, Methods, and Assumptions". Ecology. 83 (3): 703–718. doi:10.1890/0012-9658(2002)083[0703:USITET]2.0.CO;2.