Vignoles
Vignoles estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Vignoles | |||
---|---|---|---|
Preĝejo de Vignoles
| |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | Côte-d'Or | ||
Arondismento | Beaune | ||
Kantono | Ladoix-Serrigny | ||
Patrono | Sankta Andoche | ||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Beaune Côte et Sud | ||
Ĝemelurboj | Beauregard-Vendon | ||
INSEE kodo | 21684 [+] | ||
Poŝtkodo | 21200 | ||
Retpaĝaro | http://www.vignoles.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jean Marey 2014-2020 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 924 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 138 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 2′ N, 4° 53′ O (mapo)47.0311111111114.8886111111111Koordinatoj: 47° 2′ N, 4° 53′ O (mapo) | ||
Alto | 191 m - 216 m | ||
Areo | 6,72 km² (672 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vignoles [+] | |||
Geografio redakti
La komunumo enhavas la vilaĝon Vignoles kaj la vilaĝeto Chevignerot.
La kastelo de Vignoles apartenas al la komunumo de Beaune.
En la komunumo estas grava industria zono apud Beaune. Tie estas la sidejo de la burgonja federacio pri defendo de kulturoj.
1876 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2008 | 2011 | 2012 | 2013 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
349 | 268 | 276 | 309 | 411 | 552 | 727 | 735 | 729 | 770 | 864 | 883 | 877 |
Historio redakti
Oni trovis spurojn de neolitikaj homoj.
Alfred de Vergnette de Lamotte vivis en la kastelo de Vignoles.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 0 voĉdonon en 2004, kaj 1 voĉdonon (0,42%) en 2009, kaj 1 voĉdonon (0,35%) en 2014.
Vidindaĵoj redakti
La preĝejo estas romanika sed la eksteraĵo estas pli nova. Apud urbo estas ankaŭ nova arboreto.
Kuriozaĵoj redakti
En Parizo estas strateto nomita tiele, tio estas Rue des Vignoles, kie estas sidejaro de diversaj asocioj, sed kiu estis ĉefe administrata dum la dua duono de la 20a jarcento de hispanaj anarkiistoj, kaj tiele ĝi estis (kaj ankoraŭ estas) la sidejo de la francia branĉo de la hispana organizaĵo CNT (ekziliitoj) kaj poste la francia branxco de la internacia AIT, tio estas la franca CNT, kiu poste disiĝis tiele ke unu el la branĉoj plurestis en AIT aŭ ILA, dum tiu kiu sidejis ĉe Vignoles apartiĝis. Tiele en liberecana eŭropa ĵargono Vignoles estas sinonimo de tiu organizaĵo, kiu restis en tiu sidejo.
Vidu ankaŭ redakti
Bilda galerio redakti
-
Kastelo de Chevignerot
-
Dipatrino en la preĝejo
-
Kolombejo
-
Urbodomo