Vira servistino estas seksa fetiŝismo kaj ankaŭ unu el oftaj praktikoj de BDSM. Temas pri kombinaĵo de hejma servisto kaj transvestado, kiam la subigita viro estas vestita en uniformon de servistino. Ties tasko sekve estas zorgi pri sia sinjorino en sia nova rolo komune kun ĉio, kio apartenas al ĝi.

Kostumo de franca servistino

Same kiel ĉe ĉiu alia seksa praktiko dependas sole de deziro de aktantoj, kiel okazu la reedukado de kunulo en viran servistinon. Sed ĝenerale oni konsideras, ke la viro en tiu ĉi rolo devas subiĝi al sia nova sekso kaj konduti laŭ ĝi. Konsisto de tio estas ekzemple similigo de virina voĉo, irmaniero, manieroj aŭ ankaŭ sidiĝado sur necesejo. La sinjorino proprumanta tian ĉi servistinon devas zorgi pri tiuj ĉi manieroj kaj gvidi la servistinon al ĝusta konduto kaj pureco.

Uniformoj redakti

Franca uniformo redakti

Ĝuste la plej ofta speco de uniformo por tiu ĉi seksa praktiko estas uniformo de franca servistino, kies mallonga jupeto malkovras pli da intimaj partoj. Ĝi ne bezonas esti sole en nigra koloro, sed eblas elekti ankaŭ el blua, ruĝa, rozkolora kaj pluaj koloroj.

Angla uniformo redakti

Pro sia konservativa mallarĝa longa tondo ĝi efikas per morigita maniero. Dum la vestiĝado de servistino en la anglan uniformon estas bezone zorgi pri ĉiuj preskribitaj reguloj.

Vidu ankaŭ redakti