Wildeshausen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Wildeshausen estas urbo en la nordokcidento de Germanio. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Oldenburg en la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio estas parto de la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 21 154 loĝantojn.

Wildeshausen
Blazono
Wildeshausen (Germanio)
Wildeshausen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Oldenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 44 31
Poŝtkodo 27793
Aŭtomobila kodo OL
Oficiala Municipokodo 03458014
Politiko
Komunumestro Prof. Dr. Kian Shahidi
Demografio
Loĝantaro 21154 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 54′ N, 8° 26′ O (mapo)52.8930555555568.4313888888889Koordinatoj: 52° 54′ N, 8° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 19 m
Areo 89,47 km²
Oficiala retejo https://www.wildeshausen.de/
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En 1861 en la urbo naskiĝis la esperantisto Benno Küster, kiu interalie verkis "Plenan lernolibron de la internacia helplingvo Esperanto" ("Vollständiges Lehrbuch der internationalen Hilfssprache Esperanto"), 1910, 192 p., kaj tradukis el la germana la "eposon idilian" Hermano kaj Doroteo de Goethe (1911, 2a eld. 1922). Li kunlaboris al La Revuo kaj La Vagabondo.

 
monteta tombaro el la bronza epoko en erikejo Pestrup


 
privata lernejo Spascher Sand [Spaŝa Zant] en Wildeshausen