You Must Believe in Spring

albumo de Bill Evans

You Must Believe in Spring estas ĵaza muzikalbumo de Bill Evans, sonregistrita la 23-an ĝis la 25-an de aŭgusto 1977 kaj publikigita post la morto de Bill Evans en 1981 fare de diskeldonejo Warner Bros. Records.

Bill Evans en 1978

La albumo redakti

Per You Must Believe in Spring en 1981 aperis la lasta studioalbumo, kiun la pianisto kun sia triopo estis surbendiginta meze de 1977. Post tio ankoraŭ en 1978/79 ekestis sonregistraĵoj en pli granda ensembo kun Toots Thielemans kaj Tom Harrell same kiel koncertregistraĵoj el Bonaero, el la novjorka Village Vanguard kaj el la ĵazklubejo Keystone Korner en San-Francisko („Consecration“).

Basisto Eddie Gomez estis kunverkinta kun la pianisto jam ekde la albumo A Simple Matter of Conviction el 1966 por diskeldonejo Verve; Eliot Zigmund apartenis al la triopo de Bill Evans ekde 1977, kiam li anstataŭis ties multjaran frapinstrumentiston Marty Morell. Post sia lasta albumo I Will Say Goodbye, registrita majon de 1977, Bill Evans transiris kun sia produktistino Helen Keane de diskeldonejo Fantasy al Warner Brothers, ĉar li trovis tie pli bonajn produktado-kondiĉojn por sia muziko.

Ili faris brilan oferton kaj mi kredas, ke estis neniu eraro akcepti ĝin – ĉio pasis tiel, kiel ni atendis. Aldoniĝis, ke Fantasy turnis sin plie al la filmnegoco kaj reduktis sian tutan sondisko-produktadon. Per Warner ni fartis bone- kvankam foje ekestis ĉagreno. Bill plendis la ĝeneralan neintereson pri ĵazo entute. Sed entute ili pritraktis lin respekte, kvankam ili sciis, ke li ne estus multenspezanto. Helen Keane [1]

Aŭguston de 1977 ekestis sondisko, laŭ konceptado simila al la antaŭa albumo. „La muziko estas animskua, ofte eĉ animkapta“, jen Evans-biografo Hanns E. Petrik, „ĝi vigligas la emociojn per pli impresa maniero ol la produktado de majo de ĉi tiu jaro“. La albumo komencas per la valso „B Minor Waltz (for Ellaine)“, kiun la pianisto dediĉis al sia edzino. Laŭ Petrik estas „unu el liaj plej belaj kaj ankaŭ plej malĝojaj pecoj; ĝi respegulas amason de la afliktoplenaj vivspertoj de la pianisto“. Petrik rigardas ĉi tiun humoron kiel „ruĝan fadenon“ de ĉi tiu albumo, ĉu en la komponaĵo „The Peacocks“ de Jimmy Rowles aŭ ĉu en la titolmelodio „You Must Believe in Spring“, kiu devenas de Michel Legrand; estis la titolkando en la filmo Les Demoiselles de Rochefort el la jaro 1967. Bill Evans krome surbendigis la kanton en 1977 kun kantisto Tony Bennett; ĝi aperis sur ilia komuna dua albumo Together Again.

Helen Keane komence retenis la sonregistraĵojn de la triopo kaj preparis por januaro de 1978 novan solopiano-projekton (New Conversations).

Taksado de la albumo redakti

Evans-biografo Hanns E. Petrik rigardas la albumon kiel unu el la plej kortuŝaj albumoj de malfrua Bill Evans; ĝi estas ĉiurilate rekomendinda. Ankaŭ Brian Priestley en Jazz Rough Guide elstarigas ĝin el la ampleksa diskaro de Evans kaj mencias la titolojn „B Minor Waltz“ pro ĝiaj nekutimaj harmonioj kaj strukturoj same kiel tiun influita de Legrand „We Will Meet Again (For Harry)“, kiun Evans dediĉis al sia mallonge antaŭe mortinta frato. Scott Yanow distingas la albumon en All Music Guide per kvar steloj kaj elstarigas en sia komento la perfektecon de la albumo; ĝi estas ĝusta ekzemplo por la arto de la fama pianisto. En la revuo Scala (9/1999) tekstas: „Sondisko plene de malkiĉa emociiĝo, malmilda beleco kaj dolora malĝojo; la matura produkto de la vivospertoj de Bill Evans.“[2]

Muzikistaro redakti

La titoloj redakti

  • Bill Evans Trio - "You Must Believe In Spring featuring Eddie Gomez and Eliot Zigmund" (Warner Bros. HS 3504-Y)
  1. B Minor Waltz (For Ellaine) (Bill Evans) - 3:12
  2. You Must Believe in Spring (Alan Bergman/Marilyn Bergman/Jacques Demy/Michel Legrand) - 5:37
  3. Gary's Theme (Gary McFarland) - 4:15
  4. We Will Meet Again (For Harry) (Bill Evans) - 3:59
  5. The Peacocks (Jimmy Rowles) - 6:00
  6. Sometime Ago (Sergio Mihanovich) - 4:52
  7. Theme From M*A*S*H (Suicide Is Painless (Michael Altman/Johnny Mandel) - 5:53

La novpublikigo de la albumo en la jaro fare de diskeldonejo Rhino estis kompletigita per jenaj titoloj:

8. Without a Song (Edward Eliscu/Billy Rose/Vincent Youmans) - 8:09
9. Freddie Freeloader (Miles Davis) - 7:37
10. All of You (Cole Porter) - 8:09

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Heleen Keane, citita laŭ Hanns E. Petrik.
  2. cit. l. Hifi-Forum Blog