Marty Morell

usona muzikisto

Martin Matthew „Marty“ Morell (naskiĝis la 25-an de februaro 1944 en Novjorko) estas usona muzikisto de moderna ĵazo (frapinstrumentaro, perkutinstrumentoj, vibrafono), kiu renomiĝis precipe kiel membro de la triopo de Bill Evans kaj longan tempon muzikis ĉefe en muzikaloj.

Marty Morell (a.) mit Eddie Gomez (md.) Herb Geller (ma.) ĉe NDR-Jazz-Workshop, proks. 1972.
Foto de Heinrich Klaffs

Vivo kaj verkado redakti

Morell lernis infanaĝa la ludon de piano kaj de klarneto kaj transiris en la aĝo de dek du jaroj al frapinstrumentaro. Li lernis ĉe la Muziklernejo je Manhatano kaj studis poste ĉe Lernejo Juilliard ludon de vibrafono ĉe Morris Goldenberg kaj de timbaloj ĉe Saul Goodman. Tiam li verkis kun la kvinopo de Al Cohn/Zoot Sims, Steve Kuhn kaj Gábor Szabó; li ankaŭ surdiskigis kun Pee Wee Russell/Red Allen same kiel kun Gary McFarland. En 1968 li ekludis frapinstrumentaron en la triopo de Bill Evans, al kiu ankaŭ apartenis kontrabasisto Eddie Gomez. Ĝis 1974 li restis en ĉi tiu bandeto, kun kiu li vojaĝis kaj verkis plurajn albumojn, ekzemple You're Gonna Hear from Me (1969).

Post tio li transloĝiĝis al Toronto, kie li ĉefe verkis kiel studiomuzikisto. Krom tio li direktis proprajn ensemblojn kaj ludis kongaojn en la funkĵaza bando Ravin’[1]. Krom tio li verkis kun Don Sebesky, Stan Getz, Kenny Wheeler, Claus Ogerman, Sammy Nestico, kun la Singers Unlimited kaj kun la bandego de Rob McConnell.[2]

Morell aktivis ankaŭ sur la kampo de klasika muziko kun Toronto Symphony, Canadian Opera Company, Hamilton Philharmonic, Canadian Brass kaj Royal Winnipeg Ballet. Ekde 1989 li kunmuzikis perkutinstrumente je la muzikalprezentadoj de The Phantom of the Opera en Toronto. En 1998 li retransloĝiĝis al novjorko, kie li apartenis al la muzikistoj de la muzikalo Ragtime kaj post la brodvejaj prezentadoj ankaŭ koncertvojaĝis. Poste li kunmuzikis la prezentadon de la muzikaloj Kiss Me, Kate kaj Seussical - The Musical!.

En 2006 li verkis en Toronto per propra kvinopo sian unuan albumon je propra nomo. En la sama jaro komencis lia kunlaboro kun Duke Ellington Orchestra, kun kiu li en 2008 ankaŭ prezentis en Japanujo. Kun pianistino Takana Miyamoto li plurfoje prezentis en programo de Bill Evans.

En 1986/87 li direktis la fakon perkutintrumenta ludo de la Mohawk College en Hamiltono (Ontario). Ekde 2007 li estas kiel instruisto de frapinstrumenta ludo profesoro de la Universitato je Centra Florido.

Konsultlibraj notoj redakti

  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Ravin' and Louise Lambert CBC LP -LM469B
  2. Komp. Diskolisto en MySpace: Marty Morell