Edgar „Eddie“ Gomez (naskiĝis la 4-an de oktobro 1944 en Santurce, Portoriko) estas usona ĵaza kontrabasisto.

Eddie Gomez
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1944 (1944-10-04) (79-jaraĝa)
en Santurce
Lingvoj franca
Ŝtataneco Porto-Riko
Alma mater Lernejo Juilliard • High School of Music & Art
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.eddiegomez.com/
vdr
Eddie Gomez (md.) kun Marty Morell (a.) kaj Herb Geller (ma.) ĉe la NDR-Jazz-Workshop, proks. 1972. Foto de Heinrich Klaffs

Vivo kaj verkado redakti

Gomez alkreskis en Novjorko kaj estis inter 1959 kaj 1961 membro de la Newport Festival Youth Band. En 1963 li studis ĉe Lernejo Juilliard School kaj muzikis en la sesopo de Rufus Jones. En 1964 li verkis kun la triopo de Marian McPartland; en 1965 li verkis kun Paul Bley, kun kiu li ankaŭ surdiskigis (kune kun frapinstrumentisto Milford Graves). Li verkis regule kun Jeremy Steig kaj apartenis inter 1966 kaj 1977 al la triopo de Bill Evans, kun kiu li gajnis du Grammy. Lasta komuna albumo estis la albumo You Must Believe in Spring aperinta en 1981. Krom tio li kunerkis albumojn de la Jazz Composers’ Orchestra, de Bennie Wallace kaj de aliaj. Charles Mingus faris lin en 1978 mallonge antaŭ sia morto lia anstataŭanto. Inter 1979 kaj 1984 Gomez faris kun Steps resp. Steps Ahead kaj Steve Gadd Gang multajn vojaĝojn tra Japanujo kaj Eŭropo. Krome li muzikis en Manhattan Jazz Quintet.

Li krom tio muzikis kun Miles Davis, Dizzy Gillespie, Buck Clayton, Gerry Mulligan, Benny Goodman, Wayne Shorter, Ray Anderson, Herbie Hancock, Joanne Brackeen, Chick Corea, Joachim Kühn, Masahiko Sato, Rick Margitza, Tony Williams, John Abercrombie, Lenny White, Bob Moses kaj Jimmy Cobb. Nuntempe li regule surdiskigas kun pianisto Mark Kramer.

Ĉe kontrabaso Gomez estas ege influita de Scott LaFaro. Aparte en sia supra registro de sia instrumento li ludas treege flue.

Eksteraj ligiloj redakti