Figbirdo
La Figbirdo (Sphecotheres viridis) estas rimarkinda kaj tre komuna mezgranda paserina birdo de la familio de Orioledoj kiu enhavas ankaŭ la oriolojn de la genro Oriolus. Tiu ĉi estas la ununura specio de sia genro (kelkaj fakuloj markas du kromajn speciojn ene de tiu ĉi; vidu sube) kaj tiu genro la ununura en la familio krom Oriolus.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Figbirdo, masklo ĉe tombejo Samsonvale, SOr Kvinslando, Aŭstralio
![]() Figbirdo, ina
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sphecotheres viridis (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi estas indiĝena de Indonezio, Novgvineo, norden kaj orienten ĝis Aŭstralio, kaj la najbaraj insuloj.
Aspekto
redaktiJunuloj kaj inoj de Figbirdoj estas senkoloraj, kvazaŭ kiel la Olivdorsa oriolo, sed maskloj havas videblegajn brilverdan aŭ flavan plumaron kaj nekonfuzeblan kaj rimarkindan pecon de nuda ruĝega haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo ege kontrasta inter la grizverdeca kapo kaj brusto, kaj kie krome kontrastas la nigra okulo. En la suda parto de ties teritorio, el ĉirkaŭ Sidnejo norden al ĉirkaŭ Proserpine, maskloj de Figbirdoj estas pli brilolivverdaj, kaj pli brikaj kaj pli flavaj pli norde, ĝis la birdoj de la tropika nordo, kiu estas preskaŭ pure orflavaj.
Kutimoj
redaktiFigbirdoj faras rimarkindan nombron de diferencaj mallongaj alvokoj. Malkiel plej parto de orioloj, Figbirdoj estas gregemaj, kaj formante arojn de 20 al 40 birdoj for de la reprodukta sezono, kaj reproduktanta en etaj kolonioj, ofte per nombro de nestoj en malgranda areo.
Aliaj
redaktiKelkaj klasigoj disigas tiun birdon en tri specioj: La Figbirdo de Wetar Sphecotheres hypoleucus, La Timora Figbirdo Sphecotheres viridis kaj simple la Figbirdo Sphecotheres vieilloti.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Sphecotheres viridis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmoj de Figbirdoj ĉe Interreta Birdokolekto