La spicherba spiralo estas bedo en formo de granda spiralo, kie estas kultivataj spicherboj. La spirala formo ebligas planti relative malvaste.

spicherba spiralo frusomere

Konstruo redakti

 
spicherba spiralo
 
aspekto de la flanko
 
speciala formo: spiralforma spicherba labirinto laŭ Kükelhaus
 
konstruskemo por spicherba spiralo inkluzive de la priplantado

La spiralo volviĝas ĉirkaŭ ŝtonamaso kontinue. Al la uzata grundo oni aldonas pli kaj pli da sablo por fariĝi ĝin pli tralasebla.

Je la bazo de la spiralo oni kreas malgrandan lageton ĉe la suda flanko. Tio kreas humidan mikroklimaton, kie bone kreskas akvokreso.

La meza parto de la spiralo estas la normala zono. Ĉi ti bone kreskas tipaj eŭropaj plantoj. Ekzistas ankaŭ duonombro. Plantoj, kiuj tie bone kreskas estas ekzemple petroselo, koriandro, estragono, karvio, origanobazilio.

La supra parto de la spiralo estas seka zono. Pro la aldono de sablo tie la grundo estas tralasebla kaj nutraĵmalriĉa. La interna konstruo de la spiralo havas bonan drenadon. Tie multaj spicherboj el la mediteranea regiono bone kreskas, ekzemple salvio, timianolavendo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Erckenbrecht, Irmela: Die Kräuterspirale – Bauanleitung, Kräuterportraits, Rezepte ISBN 978-3-89566-190-7
  • Erckenbrecht, Irmela: Wie baue ich eine Kräuterspirale? Leitfaden für die Gartenpraxis ISBN 978-3-89566-220-1
  • Erckenbrecht, Irmela: Neue Ideen für die Kräuterspirale – Themenspiralen, Gestaltungsvorschläge, Variationen ISBN 978-3-89566-240-9