Spicvino estas alkohola trinkaĵo, kiu estas trinkata antaŭ ĉio dum la periodo tuj antaŭ kristnasko. Por fari ĝin, oni varmigas, plejofte ruĝan, vinon kun spicoj kiel cinamo, kariofilo, ilicio kaj citrusoŝeloj, eventuale dolĉigita per sukeromielo. Post tio oni varmigas la vinon sed ne boligas ĝin ĉar tiam la alkoholo vaporiĝas. Fakte la vino eĉ ne estu varmigita super 70°C ĉar la bolpunkto de etanolo estas 78,37°C.

Spicvino

Spicvino enhavas alkoholelcentaĵon de proksimume 13%, kvankam oni vendas tutpretan spicvinon kun elcentaĵo de 8,5.