La monto Spilo (turke Spil Dağı), antikva monto Sipylos (greke Σίπυλος) (1 513 m super marnivelo), estas monto, pri kiu oni rakontas kelkajn legendojn. Ĝi situas en tjurka provinco Manisa, kiu estis centro de Lidio kaj nun ĝi estas parto de Egea regiono. Ĝi estas parto de nacia parko Spila montaro.
Ĝian supron oni povas ekvidi el la urbo Manisa same kiel de sur vojo el Izmiro al Manisa. Alpremiĝinta monto Iamanlar, kiu estas ofte konsiderata plilongigo de la masivo de la monto kaj estas parto de ĝia historio, tamen estas estingita vulkano kaj apartenas al nesama geologia komplekso.
Tuta montaro ankaŭ taŭgas por montgrimpado kaj montara turismo.

Spilo
monto [+]

Supermara alteco1 513 m [+]
Koordinatoj38° 34′ 1″ N, 27° 27′ 17″ O (mapo)38.5669827.45484Koordinatoj: 38° 34′ 1″ N, 27° 27′ 17″ O (mapo)

Spilo (Turkio)
Spilo (Turkio)
DEC
Spilo
Spilo
Map
Spilo

Vikimedia Komunejo:  Mount Sipylus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Statuo de diino Kibelo

Legendoj redakti

En Akpinaro proksime de la monto Spilo estas de la fino de la dua jarmilo a.K. en roko skulptita statuo de diino Kibelo, edzino de dio Krono, laŭ kiu onidire ricevis nomon tuta montaro. Laŭ alia legendo la monto ricevis nomon laŭ Spilo, filino de reĝo Minoo, kiu estis forkaptita en montaron kaj edukata fare de sovaĝaj bestoj.
Lidia reĝo Tantalo, filo de Zeŭso kaj nimfo Pluto konstruigis ĉi tie luksan kastelon kaj dum soleno faris la plej gravan pekon de antikva mitologio - mortigis sian filon, kuiris ĝin kaj prezentis kiel manĝon al dioj, pro kio li pli poste estis grave punita. [1][2]

Troviĝas ĉi tie ankaŭ loko "Ploranta roko", nomata laŭ mito, en kiu diino Niobo ploras pro siaj 14 infanoj mortigitaj fare de diino Leto.

 
Ploranta roko

Lago Sulukle, loĝata per multo da hirudoj, troviĝas proksime de la monto en orienta parto de la nacia parko. Ĝi estas 600 metrojn longa kaj ekestis kiel konsekvenco de solvado de kalkŝtona fundo. En la regiono troviĝas multe da grotoj, la plej granda nomiĝas Pasaini.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sipylos en la ĉeĥa Vikipedio.