Spiritisma Centro Emanuelo (Votuporanga-SP)
La Spiritisma Centro Emanuelo (portugale Centro Espírita Emmanuel) estas spiritisma asocio en Votuporango, Brazilo, la dua plej malnova aperinta en tiu urbo, fondita la 1-an de majo 1950 de grupo da spiritistoj, inter ili Romeu Grisi, João Batista Schiavon, D-ro Orlando Van Erven Filho, Nelson Siqueira de Oliveira, Nelson de Paula Silveira kaj José de Morais.
Spiritisma Centro Emanuelo | ||
---|---|---|
Centro Espírita Emmanuel | ||
Komenco | 1-a de majo 1950 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Religiejo | |
Fondinto(j) | Grupo da spiritistoj, inter ili Romeu Grisi, João Batista Schiavon, D-ro Orlando Van Erven Filho, Nelson Siqueira de Oliveira, Nelson de Paula Silveira kaj José de Morais. | |
Retejo | Jutub-kanalo | |
La centro komenciĝis en sia propra konstruaĵo ĉe la strato Mato Grosso, kaj en 1975 pli granda ĉefsidejo estis malfermita, kie ĝi restas ĝis hodiaŭ, ĉe la strato Rua Tietê.
El la komenca grupo, aliaj nukleoj aperis. En 1954 aperis la Bonfara Asocio Fratino Elvira, el kiu naskiĝis la infanvartejo "Lar Irmã Mariana", inaŭgurita en 1958. En 1972, en la kvartalo Cidade Nova estis kreita grupo por tiea sociala laboro, kaj en 1978 ĝi iĝis la Spiritisma Centro Bezerra de Menezes. Same en 1984 estiĝis grupo por sociala laboro en la kvartalo Paineiras, kaj nuntempe ĝi konsistas el la Spiritisma Grupo Chico Xavier. [1]