Sport Luanda e Benfica

angola futbala klubo

Sport Luanda e Benfica estas futbalklubo en la urbo Luando en Angolo. La klubo estas nomita pro la klubo Sport Lisboa e Benfica de Portugalio, kaj havas la samajn kolorojn. La emblemo ankaŭ tre similas al tiu de la portugala teamo. La plej gravaj klubaj teamoj ludas siajn hejmajn ludojn kutime en la stadiono Estádio dos Coqueiros.

Sport Luanda e Benfica
futbala klubo [+]
Koordinatoj8° 48′ 51″ S, 13° 13′ 34″ O (mapo)-8.81429313.226014Koordinatoj: 8° 48′ 51″ S, 13° 13′ 34″ O (mapo)
Map
Sport Luanda e Benfica

En TTT: Oficiala retejo [+]

la klubo Sport Luanda e Benfica kun sia stadiono Estádio dos Coqueiros
vdr

La klubo ĝis 2005 neniam gajnis la unuan angolan ligon de futbalo, nomata "Girabola", aŭ la Angolan Pokalon. La unua vira teamo de la klubo estas kromnomata Leões de Luanda, do "Leonoj de Luando" (estas ironie, ke la leono estas la simbolo de la teamaj rivaloj de la klubo Sporta CP). La klubo estis originale fondita je la nomo Sport Luanda e Benfica, kaj estis poste renomita Saneamentos Rangol. En 2000, la klubo revenis al sia antaŭa nomo, Sport Luanda e Benfica. En 1995, kiel Saneamentos Rangol, la klubo estis promociiĝinta al la sekvajara unua ligo. En 2003, Benfica Luanda estis elklasigita al la dua ligo. En 2004, la klubo estis la duaviculo de la dua ligo, kaj estis repromociiĝinta al la unua ligo. La sezonon de 2005 la klubo finis 6-a en la unua ligo.

Eksteraj ligiloj redakti