Sproto
Sproto (zamenhofa formo) aŭ Sprato (Sprattus sprattus) estas fiŝo el la familio de la klupeedoj, al kiu ankaŭ apartenas la haringo.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sprattus sprattus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiDorso bluverda, flankoj arĝentkoloraj. Enplanto de la ventronaĝiloj antaŭ la komenco de la dorsonaĝilo. Averaĝa longo 10 cm, maksimuma longo 17 cm.
Informoj
redaktiSprotoj estas prilaborataj de fiŝindustrio al konservaĵoj. Ili ankaŭ estas vendataj fumaĵitaj.
Apero/kaptado
redaktiAtlantikaj marbordoj, de norda Maroko ĝis la britaj insuloj kaj Irlando; Norda Maro.