Srinagaro (sanskrite श्रीनगर) estas en somero la administra sidejo de la barata federacia ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro en la okcidenta Himalajo kaj sidejo de la distrikta administrejo.

Srinagaro
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 190001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 180 570  (2011) [+]
Loĝdenso 4 016 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 5′ N, 74° 48′ O (mapo)34.09111111111174.806111111111Koordinatoj: 34° 5′ N, 74° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 585 m [+]
Areo 294 km² (29 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Srinagaro (Ĝamuo kaj Kaŝmiro)
Srinagaro (Ĝamuo kaj Kaŝmiro)
DEC
Srinagaro
Srinagaro
Situo de Srinagaro
Srinagaro (Barato)
Srinagaro (Barato)
DEC
Srinagaro
Srinagaro
Situo de Srinagaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Srinagar [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 180 570 loĝantoj sur areo de 294 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 016 loĝantoj/km².

Koordinatoj: 34° 5′ 28" n. lat., 74° 48′ 22" or. lat.

Prezento redakti

La urbo havas 894.940 loĝantojn, en la urbaro loĝas 971.357 homoj (stato: 2001-03-01). Srinagaro situas je 1.730 m super marnivelo centre en la altbaseno de Kaŝmiro, ĉe la rivero Jhelam kiu deakvigas la tutan basenon.

La urbo estis fondita de la reĝo Pravaraseno ĉirkaŭ la jaro 1. La universitata urbo Srinagaro (Kashmir University) estas grava turisma centro.

Srinagaro havas templon el la 7-a jarcento, fortikaĵon el la 16-a jarcento kaj budhismajn ruinojn proksime de la urbo. En la malnova urbo, ĉe la okcidenta lagobordo, troviĝas la granda moskeo Hazrat-Bal.

La hinduisma montotemplo Shankaracharya (ankaŭ: Takht-e-Suleiman), konstruita en -371, troviĝas en 3.352 m da alteco sur la samnoma monto en viddistanco de la urbo kaj havas la plej malnovan relikvan kofron de Kaŝmiro.

Tombo de Yuz Asaf redakti

Srinagar estas laŭ opinio de la Ahmadiyya Muslim Jamaat la mortloko de Jesuo Kristo nomata Yuz Asaf. La tombodometo troviĝas en la strato Khanyar. Sed Ghulam Ahmadasertas, ke Yuz Asaf troviĝas en la islama kofro Rozabal (ankaŭ: Rauzabal) en la urba distrikto Mohala Kan Yar.

En la tombo estas entombigitaj pluraj homoj. Sed dum la tomboj de ĉiuj aliaj personoj estas direktitaj, laŭ islama tradicio, en nord-suda direkto, la tombo de Yuz Asaf estas escepto kaj kuŝas laŭ juda tradicio en orient-okcidenta direkto.

Ekonomio redakti

En la urbo produktiĝas tapiŝoj, kupraj kaj arĝentaj varoj, ledo kaj silko.

Srinagar estas koncernata de la Kaŝmir-konflikto, laste - la 6-an de aprilo 2005 - okazis brulatenco al konstruaĵo de la turist-oficejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti