Vilaĝo Stéblová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo 10 km norde de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Opatovice nad Labem. Vivas ĉi tie 322 loĝantoj (2023).

Stéblová
Fajrobrigada dometo kaj humilejo
Fajrobrigada dometo kaj humilejo
Fajrobrigada dometo kaj humilejo
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1385 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 533 45
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 15° 45′ O (mapo)50.09206972392815.74623898916Koordinatoj: 50° 6′ N, 15° 45′ O (mapo) [+]
Alto 223 m [+]
Areo 7,836105 km² (78 3.6 105 ha) [+]
Stéblová (Ĉeĥio)
Stéblová (Ĉeĥio)
DEC
Stéblová
Stéblová
Situo de Stéblová

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stéblová [+]
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1385, kiam parto de profito estis alskribita al la preĝejo de Sankta Spirito en Hradec Králové. La vilaĝo tiam plej verŝajne apartenis al la monaĥejo de Opatovice. Kiel iama monaĥeja vilaĝo Stéblová estas eksplicite nomata en listo de havaĵo kiun garantiigis imperiestro Sigismondo al Diviš Bořek el Miletínek. De tiam la vilaĝo estis parto de senjorejo Kunětická hora kaj poste de senjorejo Pardubice.

Okaze de konstruo de granda fiŝlago Oplatil estis en ĝia areo subakvigitaj kelkaj vilaĝoj (Velké Kavčiny, Malé Kavčiny, Černá pod Čeperkou) kaj ankaŭ Stéblová sur origina loko. Ĉar plejparto da kampoj apartenantaj al Stéblová restis ekster la fiŝlago, estis konstruita nova Stéblová sur nuna, pli taŭga loko.

Vidindaĵoj redakti

  • Sur suda rando de la vilaĝo staras sabloŝtona krucifikso devenanta el la jaro 1899. Ĝi estis starigita memore al 50-a jariĝo de regado de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a surloke de pli malnova ligna kruco. Ĉirkaŭ la krucifikso estas samtempa gisa barileto.
  • Apude de la kruco estas fajrobrigada domo kun tureto por pendo de sonorileto.
  • Terena deklivo sur norda flanko de la vilaĝo estas eluzata kiel ĝardenista kaj ripozkabana kolonio.
  • Sudoriente de la vilaĝo, ĉe fervoja lineo troviĝas malgranda monumento honore al la plej granda fervoja akcidento en Ĉeĥio, okazinta en la jaro 1960, en kiu pereis 118 homoj.
  • Okcidente de la vilaĝo estas kelkaj grandaj sablejoj. La estintaj akvoplenaj sablejoj estas uzataj por banado, surakvaj sportoj kaj ankaŭ kiel fonto de trinkakvo.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj redakti