Stříbro
Stříbro (germane Mies) estas urbo en Ĉeĥio kun 7 430 loĝantoj, situanta en Regiono Plzeň, sur rivero Mže, 34 km oriente de urbo Tachov. Traduko de la nomo Stříbro estas arĝento.
Stříbro | |||
germane Mies | |||
urbo | |||
Ponto en Stříbro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Stříbro | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Tachov | ||
Administra municipo | Stříbro | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Plasa montetaro | ||
Riveroj | Mže, Úhlavka | ||
Situo | Stříbro | ||
- alteco | 399 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 11″ N 13° 00′ 18″ O / 49.75306 °N, 13.00500 °O (mapo) | ||
Areo | 47,8 km² (4 780 ha) | ||
Loĝantaro | 7 430 (2022) | ||
Denseco | 155,44 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1183 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 349 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0327 | ||
NUTS 5 | CZ0327 561215 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 16 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mustribro.cz | |||
![]() |
HistorioRedakti
La unuaj mencioj pri ministaj vilaĝoj devenas el la 12-a jarcento, la urbon fondis Venceslao la 1-a. Al ĝia prospero kontribuis minado de arĝento, sed ankaŭ avantaĝa situo en komerca pado ĝis Bavario. En la jaro 1437 Stříbro estis avancigita je reĝa supera urbo. Trankvilan evoluon haltigis nur la husanaj militoj, kaj post tempo post la batalo sur Blanka Monto, kiam la urbo estis kelkfoje prirabita kaj iom post iom okazis malintensigo de la minado de arĝento. Certa reviviĝo okazis nur en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj konekse kun minado de plumbo kaj zinko, kun konstruado de landvojoj kaj fervojo.
LoĝantaroRedakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 135 |
1880 | 5 547 |
1890 | 5 303 |
1900 | 5 242 |
1910 | 5 907 |
1921 | 6 167 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 523 |
1950 | 5 280 |
1961 | 5 543 |
1970 | 6 453 |
1980 | 6 801 |
1991 | 7 718 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 745 |
2014 | 7 769 |
2016 | 7 684 |
2017 | 7 705 |
2018 | 7 701 |
2019 | 7 680 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 7 738 |
2021 | 7 519 |
2022 | 7 430 |
VidindaĵojRedakti
La plej valora memorigaĵo estas renesanca urbodomo el la jaroj 1543–1589 en okcidenta flanko de la urba placo. En la urbodomo konserviĝis vico da ĉambregoj kun renesanca volbo. Multaj domoj en la placo havas barokajn frontonojn kaj fasadojn, sed iliaj kernoj estas renesancaj. El la 18-a jarcento devenas pestkolono kun 12 statuoj.
Dominaĵo de la urbo estas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, devene gotika el la 14-a jarcento, kun alta prisma renesanca turo. Konsistaĵo de remparoj el la 16-a jarcento estis cilindroforma bastiono, hodiaŭ ĝi estas ekspoziciejo. Eniron en la urbon ebligis renesanca pordego kun ŝtona ponto trans rivero Mže, kiun ŝirmis unuetaĝa renesanca turo. De sude oni eniris en la urbon tra Koubkova-pordego, tra gotika unuetaĝa pordego kun ligna balkono el la 16-a jarcento.
PersonecojRedakti
- En la urbo naskiĝis ekzemple Jakoubek ze Stříbra (proksimume 1370–1429), magistro de Praga universitato.
- Ernst Streeruwitz