Observatorio de Piszkéstető

(Alidirektita el Stacio de Piszkéstető)

La observatorio de Piszkéstető, pli simple Stacio de Piszkéstető estas la plej granda hungara astronomia observejo en Hungario sur la montaro Mátra for de loĝlokoj.

La observatorio (maldekstre la loĝdomo, meze kupoloj), fone telekomunikada turo
La observatorio (maldekstre la loĝdomo, meze kupoloj), fone telekomunikada turo
Piszkéstető vintre

Geografio redakti

Piszkéstető estas parto de la montaro Mátra kun alteco de 944 metroj (Mátra mem estas 1014 metrojn alta). La observatorio havas asfaltitan vojon, akvon kaj elektron. Proksime estas haltejo de aŭtobusoj. La plej proksimaj vilaĝoj estas Mátraszentimre kaj Mátraszentlászló (la unua vilaĝo estas la plej proksime). La observatorio situas en ferma teritorio, kie troviĝas loĝdomo, 4 apartaj kupoloj (inter ili unu estas malfermebla), fine subtera ejo por sismaj mezuriloj.

Historio redakti

En 1952 oni aĉetis novan teleskopon, kiun la astronomoj jam ne volis uzi en Konkoly Observatorio pro la tro grandaj lumoj. Oni trovis konvenan lokon en Piszkéstető. La loĝdomo kun laboratorio kaj biblioteko pretiĝis en 1960 fare de arkitekto György Szrogh. Pri la astronomiaj instalaĵoj respondecis László Detre. En 1961 Csontos Csaba projektis la unuan kupolon. La scienca laboro komenciĝis en 1962.

Elektitaj trovitaj asteroidoj en Piszkéstető redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti