Stadice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Řehlovice en distrikto Ústí nad Labem situanta en valo de rivero Bílina proksime de Trmice. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 79 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 295 loĝantoj.

Stadice
vilaĝo
Monumento de Přemysl la Plugisto sur Reĝa kampo proksime de Stadice
Oficiala nomo: Stadice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Řehlovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Domoj 79 2011
Rivero Bílina
Situo Stadice
 - koordinatoj 50° 37′ 04″ N 13° 58′ 00″ O / 50.61778 °N, 13.96667 °O / 50.61778; 13.96667 (mapo)
Katastro 5,72 km² (572 ha) Stadice
Loĝantaro 295 (2021)
Denseco 51,57 loĝ./km²
Unua skribmencio 1125
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 403 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stadice
Portalo pri Ĉeĥio

Stadice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,72 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas en Kroniko de Kosmas el la jaro 1125.

Ĝis duono de la 20-a jarcento en Stadice superis germana loĝantaro. Post la dua mondmilito okazis amasa ellandigo de plimulto de malnovloĝintoj kaj fakte la kompleta ŝanĝo de la loĝantaro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de loĝantoj kaj domoj.
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011 2016
Loĝantoj 236 215 210 232 260 240 274 215 267 261 230 141 171 267 290
Domoj 38 38 41 41 47 49 56 75 64 71 66 58 67 79

Mitoj redakti

 
Reĝa kampo kun monumento de Přemysl la Plugisto

La loko estas konata precipe de la mito pri Přemysl la Plugisto. Laŭ la legendo estis el la kampo proksime de ĉi tie alvokita al la ĉeĥa trono fare de princino Libuše Přemysl la Plugisto.

 
 Tiu estonta princo via plugas kun du oksoj. Se estas plaĉe al vi, prenu ĉevalojn, pladojn kaj plejdojn kaj iru al tiu viro mesaĝon transdoni de mi kaj de la popolo kaj alkonduku al vi la princon kaj al mi la edzon. La viro tiu havas nomon Přemysl. Lia idaro regos al tiu ĉi lando por eterne. 
— Staré pověsti české

Laŭ tiu ĉi mito Přemysl post alveno de senditaro ĉesis plugi kaj avelarban plug-purigilon li enpikis en la teron kaj ĝi tuj ĉirkaŭkreskis per foliaro. Poste li turnis la plugilon kaj li gastigis sur ĝi la senditaron per pano kaj fromaĝo. Antaŭ ol li ekiris al la vojo ĝis Prago, li forpelis la oksojn, kiuj eniris en proksiman Oksan monton. Li poste nur kunprenis floemajn ŝuojn kaj ujon, por ke tiuj ĉi eĉ al pluaj generacioj rememorigu la devenon de la Přemyslida familio. Tiu ĉi mito ĝisatendis multajn artistajn prilaboradojn. La přemyslidaj regantoj havis sian antaŭulon, kiu venis de plugilo, en granda honoro. La nove surtronigita reganto onidire surmetis la floemajn ŝuojn de Přemysl kaj surŝultre li prenis lian ujon. Proksime de Stadice la miton rememorigas monumento el la jaro 1841, kiun ĉi tie lasis konstrui Nosticoj fare de arkitekto Friedrich Staumann. La tabuloj kun reliefoj estas laboraĵo de skulptisto Josef Max. La monumento situas sur Reĝa kampo, kiu estas ekde la jaro 1962 nacia kultura memorindaĵo. La dimensioj de Reĝa kampo estis en mezepoko bazo de ĉeĥa kampa mezurunuo. Post la patrino Přemyslido, post la patro Luksemburgo Karolo la 4-a lasis pro la memoro de la mito liberigi tri bienetojn en Stadice de korveo kaj li ordonis al ili zorgi pri la fama avelarbo kaj ĝiajn nuksojn transdoni en Praga burgo. La kutimo reteniĝis ĝis la jaro 1701, sed ankoraŭ en la jaro 1723 dum la kronado de reĝo Karolo la 6-a estis sur la festena tablo nuksoj el la stadica avelarbo.

Memorindaĵoj redakti

  • Sonorilejo
  • Baroka ponto
  • Statuo de Virgulino Maria

Pluaj fotoj redakti