Stando

ovrita tendo, tablo kun aŭ sen tegmento, aŭ alia mezgranda konstruaĵo uzata dum ekspozicioj, bazaroj aŭ similaj eventoj, endome aŭ subĉiele, por prezenti varojn aŭ informojn, kie unu persono aŭ kelkaj malmultaj personoj laboras

Stando estas ĉiu el la apartaj montrejoj, kutime budotablo, disponigitaj de ekspozicio al partoprenantaj firmaoj, kiuj povas tiamaniere prezenti al la vizitantoj siajn varojn aŭ ideojn.

Spongoj estas vendataj en tiuj ĉeŝoseaj standoj ĉe la golfo Akti en la insulo Kalimnos, Grekio.

Laŭ Francisko Azorín stando estas Instalaĵo de iu firmo [tiele] por elmontri komercaĵojn en foirejo, ekspozicio.[1] Li indikas etimologion el la latina extendere (etendi).[2]

Ekzemple en librofoiroj havas sian standon ĉiu partoprenanta eldonejo kaj prezentas tie siajn plej sukcesajn aŭ lastatempajn eldonaĵojn.

Ankaŭ en kongresejoj de UK-oj ricevas siajn standojn unuopaj landaj kaj fakaj asocioj aŭ esperantistaj eldonistoj dum la tiel nomata Movada Foiro.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 189.
  2. Azorín, samloke.