Stanislava Chrdlová

ĉeĥa esperantisto

Stanislava aŭ Stanjo CHRDLOVÁ (1-an de oktobro 1954 en Vracov - 28-a de januaro 2000 en Prago) estis ĉeĥa esperantistino, edzino de esperantisto kaj eldonisto Petr Chrdle.

Stanislava Chrdlová
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1954 (1954-10-01)
en Vracov
Morto 28-an de januaro 2000 (2000-01-28) (45-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Petr Chrdle
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Stanislava Chrdlová

Ŝi naskiĝis en Vracov sub familia nomo Moresová, en la unua edzineco ŝi estis Vrbová (du infanoj), en la dua edzineco Chrdlová. La infanaĝon ŝi travivis en Vlkoš, post studado de pedagogio en Olomouc ŝi fariĝis instruistino. Ŝi mortis pro kancero en sia 45-a jaro.

En 1969 ŝi esperantistiĝis, sukcesis en la ekzameno de ĈEA pri kapablo instrui en 1972. Ŝi instruis Esperanton precipe en la formo de mallongaj intensaj kursoj ne nur en Ĉeĥio, sed per Ĉe-metodo ankaŭ eksterlande, interalie en San Marino kaj ankaŭ interalie en Koreio (post sia tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al universitataj studentoj).

Kunverkinto de la Baza ĉeĥa konversacio (konversacia parto, dum Miroslav Malovec verkis gramatikaĵojn kaj ĉapitron pri la prononco) kaj de lernolibro de Esperanto por Ĉeĥoj Esperantem za tři měsíce (ankaŭ en ĝi ŝi verkis la konversaciajn partojn).

Al ŝia Esperanto-agado apartenis prelegoj en Esperanto ĉe AIS (en San Marino) pri sia fako pedagogio, dum UK en Prago ŝi gvidis la kurson de la ĉeĥa eksprese, prelegis pri Prago kaj memstare preparis la nacian folkloran vesperon. En 1999, jam sciante pri sia sorto kaj malesperiga prognozo ŝi prelegis pri Historio de kuracado en okcidentbohemiaj banlokoj dum la SAT-kongreso en Karlovy Vary kaj partoprenis la organizajn laborojn de SAT-kongreso kaj ILEI-konferenco. Ekde la jaro 1995 ŝi plenumis taskon de ĉefdelegito de UEA kaj UK-peranto por Ĉeĥio.

Verkoj redakti

  • Esperantem za tři mêsice (Esperante en tri monatoj, kun Petr Chrdle - KAVA-PECH, 1995,)
  • Baza ĉeĥa konversacio (kun Miroslav Malovec - KAVA-PECH 1996)
  • Kantoj por ĝojo (KAVA-PECH)