Statiko

studfako de mekaniko pri ne ŝanĝanta sistemo
(Alidirektita el Statika)

Statiko estas fako de fiziko pri fizikaj sistemoj en statika ekvilibro, tio estas en stato, kie la relativaj pozicioj de subsistemoj ne varias tra tempo, aŭ kie la komponantoj kaj strukturoj estas senmovaj sub la ago de eksternaj fortoj de ekvilibro. En statika ekvilibro, la sistemo estas aŭ senmova aŭ movanta kun konstanta rapido.

Per la dua leĝo de Neŭtono pri movado, tiu ĉi situacio implicas ke la neta forto kaj la neta tordo sur ĉiu korpo en la sistemo estas nula, signife ke por ciu forto priaganta membron devas esti egala kaj mala forto. De tiu ĉi limigo, tiaj grandoj kiaj streĉopremo povas deriviĝi. La kondiĉo ke la neta forto egalas nulon sciiĝas kiel "la unua kondiĉo de ekvilibro", kaj la kondiĉo ke la neta tordo egalas nulon sciiĝas kiel "la dua kondiĉo de ekvilibro". Vidu artikolon: statika determinanto.

Statiko estas plene uzata en la analizo de strukturoj, ekzemple en arĥitektura inĝenierado kaj struktura inĝenierado. Fortiko de materialoj estas rilata fako de meĥaniko kiu dependas peze de aplikado de statika ekvilibro.

Hidrostatiko, ankaŭ sciata kiel fluida statiko, estas la studo de fluidoj senmovaj. La karakteristiko de iu ajn fluido senmova estas, ke fortoj sur iu ajn partiklo en la fluido estas samaj laŭ ĉiuj direktoj. Se forto ne estas egala la fluido movas en la direkton de la rezulta forto. Tiu ĉi koncepto estis unue formulita en ete etendita formo de la franca matematikisto kaj filozofo Blaise Pascal en 1647 kaj poste sciiĝis kiel la leĝo de Pascal. Tiu ĉi leĝo havas multajn gravajn aplikaĵojn en hidraŭliko. Galileo Galilei ankaŭ estis grava patro de hidrostatiko.

En ekonomiko, "statika" analizo havas substance la saman signifon kiel en fiziko. De la tempo de Foundations of Economic Analysis (Fundamentoj de Ekonomika Analizo) (1947), la fokuso estas sur "kompara statiko", t.e. la komparo de unu statika ekvilibro al alia, kun malmulta aŭ nenia diskuto pri la procezo okazanta inter ili ;ndash; alia ol noti la ekzogenajn ŝanĝojn kiuj kaŭzis la movadon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti