Stefania BELMONDO [stefAnja belmOndo],naskita la 13-an de januaro 1969 en Vinadio, estas eksa skiistino itala. Ŝi gajnis 10 olimpikajn kaj 13 mondĉampionadajn medalojn.

Stefania Belmondo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1969 (1969-01-13) (55-jaraĝa)
en Vinadio
Lingvoj itala
Loĝloko Vinadio
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo skikuristo • alpa skianto
TTT
Retejo http://www.stefaniabelmondo.it
vdr

Ŝi debutis en mondpokala konkurso en 1986 kaj retiriĝis en 2002. Dum la inaŭguro de la Vintraj Olimpikoj 2006 ŝi havis la honoron ekbruligi la olimpikan flamon en Torino.

Kune kun Antonello Saracco ŝi publikigis libron Più veloci di aquile i miei sogni ("pli rapidaj ol agloj miaj revoj").