Stephanie Michelle Seymour (23-an de julio 1969 en San Diego, Kalifornio) estas usona manekeno, dufilma aktorino.

Stephanie Seymour en Los Angeles (2008)

Biografio redakti

Stephanie Seymour ekis sian karieron en aĝo de 14 jaroj kiel manekeno. Post kiam ŝi venkis en la monda konkuro Look of the Year, ŝi ricevis kontrakton de Elite Model Management. Seymour laboris kun internaciaj dizajnistoj kaj fotistoj, ekz. kun Herb Ritts, Richard Avedon kaj Gilles Bensimon. Ŝi kunlaboris kun firmaoj kiel L’Oréal, Chanel kaj Versace.

Seymour aperis sur kovripaĝo de ĉiu grava internacia magazino; en 1991 kaj en 1994, Playboy publikigis fotojn pri ŝi.

Ŝi ludis en 2000 la rolon de Helen Frankenthaler en filmo Pollock de Ed Harris. Ŝi ludis en 2002 rolon Sara Lindstrom en epizodo Crazy de serio Criminal Intent.

Personaĵoj redakti

Ŝi vivis en geedzeco kun muzikisto Tommy Andrews (1989-90), kun kiu ŝi havas unu filon (1991).

Ŝi akiris konatecon per amrilato kun Axl Rose, kantisto de Guns N' Roses. Ŝi ludis en la du plej ofte montrataj videoj de Guns N' Roses: Don't Cry kaj November Rain. Ili disiĝis en 1993.

Ŝi geedziĝis en 1994 kun media mogulo Peter Brant. Ili havas tri komunajn infanojn.