Stephen Mines

usona aktoro

Stephen MINES estis naskita la 3-an de februaro 1939 en Muskegon, Miĉigano, Usono kiel Steven Mines Jr. Li estas aktoro konata pro partopreno per malgrandaj roloj en As the World Turns (1956), Star Trek (1966) kaj Days of Our Lives (1965).

Stephen Mines
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1939 (1939-02-03) (85-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li aktoris dum la 1960-aj jaroj ankaŭ en televidserioj kiel Bronco, The Lieutenant kaj The Big Valley krom kiel ekstrulo en filmoj Pirates of Tortuga kaj Mr. Hobbs Takes a Vacation.

Post kiam li retiriĝis de aktorado ĉirkaŭ 1970, li komencis sian propran negocon, kiun li havis dum 33 jaroj en Los Angeles. Poste li laboris kiel malgranda lignoproduktado en Miĉigano.