Sterkoakvolikva sterko, estas la likvaj ekskrementoj (urino kaj eventuale suspensia fekaĵo) de bestoj kaj homoj en kolektobasenoj (flusterkaj rezervujoj). Tie ekestas malbonodaranta, bruna likvaĵo. La miksaĵo estas de tempo al tempo per suĉtubo elpumpita kaj uzata kiel sterkaĵo sur herbejoj, paŝtejoj kaj agroj. El sterkoakvo kaj flusterko oni povas ankaŭ fari biogason.[1]

Adolph Menzel: sterkakva barelo sur ĉaro, 1884

Distingo Flusterko – Sterkoakvo redakti

Flusterko estas miksaĵo de bestaj ekskrementoj (fekaĵo kaj urino) kaj eventuale ankaŭ suspensio de plantrestaĵoj (substerkaĵo). Sterkoakvo nur ekzistas el urino kaj akvo el la staloj. Flusterko estas ofte nur urino de bovoj.

Flusterko kaj sterkoakvo havas tre malsamajn nutraĵoenhavojn. Sterkoakvo estas pli koncentrita, do pli riĉa je kalio kaj nitrogeno. Flusterko havas pli altan sekmaterialan procentaĵon, ĉar ĝi enhavas ankaŭ fojnon (substerkaĵon) aŭ similajn materialojn. La nutraĵo estas mineraligitaj per fermentado, t.s. transformita al anorganaj formoj (amonio, nitrato, fosforo) kaj tiamaniere la plantoj povas enkorpigi tuj la nutraĵojn. En la moderna agrikulturo oni pli ofte uzas flusterkon kiel memfarita sterkaĵo ol sterkoakvo.

Flusterko kiel ekstrakto el plantoj redakti

Oni ankaŭ nomas flusterkon likvaĵo el akvo kaj plantpartoj (planta flusterko). Ĝin oni uzas por diversaj celoj en hortikulturo kaj agrikulturo. Oftaj plantoj por flusterko estas urtikoj (antaŭ ĉiu aldonante nitrogenon) aŭ ekvizeto (silika acido, pro la efiko al plifortigo de la plantoj).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Otto-Albrecht Neumüller (eld.): Römpps Chemie-Lexikon. Band 3: H–L. 8. neubearbeitete und erweiterte Auflage. Franckh'sche Verlagshandlung, Stuttgart 1983, ISBN 3-440-04513-7, S. 1984.