Silaĵo
Silaĵo[1] aŭ insilaĵo estas fermentinta furaĝo pretigita el dispecigitaj verdaj furaĝplantoj. La fermentado okazas en grand ujo nomata silo[2][3] aŭ insilujo.


La plej ofta silaĵo-planto estas maizo. Se oni faras silaĵon el legumenacoj aŭ herboj, oni devas aldoni helpmaterialojn por ĝusta fermentado. La plej ofta aldonita materialo estas grenofuraĝo (ofte muelita) en proporcio de 10 %.
La optimuma kondiĉo por pretigado de silaĵo estas kiam la furaĝplantoj enhavas minimume 22–23 % da sekmaterialo. (Se necesas, oni velkigas la plantojn aŭ aldonas sukoriĉajn plantojn, ekz. sukerkanon.)
Fermentado
redaktiLa insilado de furaĝplantoj okazas per natura fermentado aŭ helpe de acidoj (nenatura acidigo) por konservi ilin.
Natura fermentado
redaktiDum fermentado – sub senaeraj kondiĉoj – la necesaj acidoj estiĝas danke al laktoacid-produktaj bakterioj. La kvalito de la silaĵo dependas de rapida atingo de la necesa pH-valoro kaj de malaerobiaj cirkonstancoj.
Ĉefaj fazoj de la fermentado:
- aŭtooksida periodo, varmiĝo dum maksimume 2–4 tagoj
- ekfermento, estiĝo de laktoacido, 1–3 tagoj
- ĉefa periodo de fermentado, dum 1–2 semajnoj
- malpliiĝo de la fermentado
Nenatura acidigo
redaktiPor reguligi la pH-valoron necesas aldoni acidon (ĉefe por insilado de grajnoj).
Kondiĉoj por fari bonkvalitan silaĵon
redakti- Necesas ke la furaĝoplanto estu riĉa je karbonhidratoj. Manke de tio, oni devas aldoni ion riĉan je karbonhidratoj aŭ surŝprucigi la silaĵon per melaso.
- Oni devas velkigi plantojn aŭ surŝprucigi akvon por atingi la necesan akvoentenon.
- Malaerobiaj cirkonstancoj helpas la plimultiĝon de laktoacidaj bakterioj. Por tio necesas kompaktigi la ensiligitajn plantojn kaj rapide fermi (72 horoj) la silon.
Ĉe malbonkvalita silaĵo estiĝas troa estiĝo buterata acido, okazas putriĝo ktp.
La kvalito de silaĵo dependas de la kondiĉoj de la ensiligo kaj de aliaj cirkonstancoj. Oni povas regi la kvaliton per diversaj metodoj, sed por objektiva takso necesas kaj sensa kaj laboratoria ekzameno.
Bonkvalita silaĵo havas koloron kiel la baza furgaxplanto (oliv-verda okaze de legumenacoj, herboj; flav-verda ĉe maizo); ĝi havas aroman, agrablan odoron (oni ne flaras la odoron de laktoacido); ĝi havas sendifektajn folio- kaj tigopartojn.
En bonkvalita silaĵo, el la fermentaj acidoj
- la kvanto de laktoacido devas esti minimume 60 %,
- tiu de vinagra acido malpli ol 30 %
- kaj tiu de buteracido malpli ol 30 %.
La pH-valoro de bona silaĵo estas inter 4,3 kaj 4,8.
Silo
redaktiLa plej konvena loko por silaĵo estas turosilo, kie kontakto kun la aero estas minimuma.
La apogmuraj siloj (U-formo kun betonmuroj ĉe tri flankoj) estis malpli konvenaj, sed pli malmultekostaj. Ili estas supre kaj antaŭe ne tiel perfekte fermeblaj kiel turosilo.