La Strahlenburg, prononco [Ŝtralnburk], 9 kilometrojn norde de la urbo Heidelberg, parto de la administra komunumo Schriesheim de la distrikto Rhein-Neckar en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, estas ruino de mezepoka burgo rande de la mezalta montaro Odenvaldo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de ne pli ol iuj montoj dense kovritaj per arboj. Deklive de la burgo situas vastaj vitejoj.

Strahlenburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 28′ 30″ N, 8° 40′ 9″ O (mapo)49.4758.6691666666667Koordinatoj: 49° 28′ 30″ N, 8° 40′ 9″ O (mapo)
Strahlenburg (Badenio-Virtembergo)
Strahlenburg (Badenio-Virtembergo)
DEC
Strahlenburg
Strahlenburg
Situo de Strahlenburg
Map
Konstruita ĉirkaŭ la jaro 1235
Neniigita pli kaj pli disfalis dum la 18-a jarcento
Retadreso vidu tekste
vdr

La burga ruino nun estas en privata posedo kaj gastigas restoracion.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la burgo vidata el la rejna ebenaĵo