La Strikapa ajmofilo, Aimophila ruficauda, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi apartenas al la grupo de Amerikaj paseroj kaj reproduktiĝas el marbordoj de la Pacifiko sudokcidenten al Meksiko, inklude la transaj teritorioj, Sierra Nevada (Meksiko) al pacifika marbordo de norda Kostariko. La norda limo estas la subŝtato de Durango, en Meksikio, kaj la suda estas la norda parto de Puntarenas, en Kosta-Riko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strikapa ajmofilo
Strikapa ajmofilo
Strikapa ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. ruficauda
Aimophila ruficauda
(Bonaparte, 1853)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu komuna birdo troviĝas en malaltaj ebenaj kaj aridaj teroj ĝis 1800 m altitude en nordo de sia teritorio, kaj ĝis 800 m en Kosta-Riko. Ties habitato estas arbusteca savano, arbusteca duaranga kreskaĵaro kaj arbarbordoj, sed ĝi evitas la internon de arbaroj.

La nesto, konstruita de la ino, estas profunda taso de plantomaterialo, fajna herbo kaj ĉevalharo. Ĝi konstruiĝas je malpli de 1,2 m supergrunde en izolata dornarbusto. La ino demetas 1 al 4 helbluajn senmakulajn ovojn, kiujn nur ŝi kovas dum 12-14 tagoj. La tuta grupo idozorgas kaj ripozas kune en grupigita grupo nokte.

La Strikapa ajmofilo estas granda, longvosta specio, 15.5–18 cm longa kaj peza ĝis 35 g. Plenkreskulo havas nigran kapon kun tre larĝa kaj rimarkinda blanka superokula strio kiu ĉikaze atingas okulduonon. En la nigra krono estas ankaŭ blanka mallarĝa strio. La nuko estas ege griza kaj la resto de supraj partoj estas palbrunaj, striecaj je nigro dorse, sed nestrieca kaj pli sablokolora en pugo kaj vosto. Ŝultroj estas ruĝecaj kaj flugilplumoj havas sablokolorajn bordojn. La gorĝareo kaj subaj partoj estas blankecaj, pli sablokolore en flankoj kaj kun griza brusto. La okulo estas ruĝecbruna.

Nematuruloj havas pli senkoloran sendistingan kapobildon, kun sablokoloraj strioj kaj bruneca ĝenerala koloro, kaj havas striecan bruston.

Estas kvar subspecioj, kiuj ĝenerale iĝas ju pli grandaj kaj brilaj des pli el nordo al sudo. Tiele la plej norda formo, A. r. acuminata , estas pli malgranda ol la nomiga kostarika subspecio ruficauda, kaj havas pli senkolorajn kaj brunajn suprajn partojn, kaj pli palajn kaj pli blankajn subajn partojn.

La Strikapa ajmofilo havas grupan kanton de babileca kriĉado. La maskla kanto, el malferma ripozejo, konsistas el sekaj fajnaj notoj, sed montras geografian variadon. Nomiga ruficauda havas sekan triladon, kaj acuminata serion de duoblaj notoj peĉjuu.

La Strikapa ajmofilo nutriĝas surgrunde kie manĝas ĉefe herbosemojn, sed ankaŭ iome da malgrandaj insektoj kaj araneoj. Ĝi estas kutime en familiaj grupoj aŭ malgrandaj aroj de ĝis 7 birdoj kiuj ripozas kune nokte. La flugmaniero estas malalta kaj per flugilfrapado, kun subigita vosto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti