Studenta monumento (Feldioara)

Monumento por en 1612 falintaj lernantoj saksaj (rumane: Monumentul studenților sași din Feldioara) troviĝas en Feldioara en Rumanujo. Ĝi estas memkompreneble monumento oficiale protektota kun la numero BV-IV-m-A-11919.[1]

Studenta monumento
memorigaĵo [+]
Koordinatoj45° 48′ 47″ N, 25° 35′ 19″ O (mapo)45.81325.5887Koordinatoj: 45° 48′ 47″ N, 25° 35′ 19″ O (mapo)

Map
Studenta monumento
Vikimedia Komunejo:  Saxon students' monument in Feldioara, Brașov [+]
vdr
la t.n. Studenta monumento je Baseno Barco
enskribaĵo interne

Historio kaj karakterizoj

redakti

La monumento starigitis inter 1912 kaj 1913[2] ĉe la sudokcidenta rando de la vilaĝo Feldioara. Ĝi memorigu onin pri 39 kuraĝaj lernantoj de Honterus-gimnazio de Braŝovo. Ili falis en la 16-a de oktobro 1612 batalante kontraŭ la trupoj de la hungara princo Gabriel Báthory. Ilia gvidanto (kiu ankaŭ mortis tiam) estis la braŝova ĉefjuĝisto (kaj kronikisto) Michael Weiß.[3] Eoste troviĝas la blazono de Feldioara (burgo kun malfermitaj pordegoj), uestflanke la blazono de Braŝovo (krono kun trunko kaj radikoj de arbo).

Interne legeblas germanlingva teksto jena: Dem Andenken der vierzig Studenten, die hier am 16. Oktober 1612 im Kampfe für die Heimat ihr Leben ließen.[4]

Instigo por la afero venis de la gimnastikkluboj de Braŝovo kaj Feldioara; monkolektoj tamen okazis en la tuta Baseno Barco. Planinto estis la arkitekto Friedrich Balthes el Sighișoara, kiu fantaziis specon de memorkapeleto.[5] Fina realiganto estis Peter Gräf el Hălchiu.[6] Eĉ hodiaŭ okazas surloke memorigeventoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. paĝaro de la Rumanuja ministerio prikultura kun listo de ĉiuj enlandaj protektotaĵoj, p. 478, pozicio 976
  2. Pro ŝaŭregoj prokrastitis plurfoje la inauĝuro de 1912 al 1913; finfine ĝi sukcesis en la 21-a de septembro!
  3. "Kronstadts Übergabe kam nicht in Frage." ADZ, 19.10.2012
  4. Traduko: Je memoro de kvardek studentoj kiuj falis tie ĉi en la 16-a de oktobro 1612 defendante sian patrujon.
  5. Balthes, veroj surrete ĉe la asocio Monumentum p. 3
  6. "Michael-Weiß-Gedenkfeier". Ĉe: Karpatenrundschau, 24.11.2013