Subĉiela Muzeo Kommern

muzeo en Germanio

La Subĉiela muzeo Kommern kaj la „Rejnlanda Muzeo por Etnologio“ en Kommern estas kun 95 hektaroj kaj ĉirkaŭ 67 historiaj konstruaĵoj el la prusa Rejnprovinco unu el la plej grandaj subĉielaj muzeoj en Eŭropo. La Regiona ligo Rejnlando (germane : Landschaftsverband Reheinland) prizorgas la muzeon.

Subĉiela Muzeo Kommern
subĉiela muzeo
Lando Germanio vd
Situo Mechernich
Adreso Eickser Straße, 53894 Mechernich-Kommern
Posedanto Provinca komunumligo Rejnlando vd
Estiĝo 20-a de julio 1961
Koordinatoj 50° 36′ 41″ N, 6° 37′ 47″ O (mapo)50.611356.62965Koordinatoj: 50° 36′ 41″ N, 6° 37′ 47″ O (mapo)
Subĉiela Muzeo Kommern (Germanio)
Subĉiela Muzeo Kommern (Germanio)
DEC
Subĉiela Muzeo Kommern
Subĉiela Muzeo Kommern
Situo de Subĉiela Muzeo Kommern
Map
Subĉiela Muzeo Kommern
Retpaĝo http://www.kommern.lvr.de/
vdr
pivota muelejo
abelujo

Historio redakti

La planado por la subĉiela muzeo en Rejnlando komenciĝis en la 1950aj jaroj. Oni havis elekton inter ĉirkaŭ 30 urboj kaj komunumoj inter Akeno, Kolonjo kaj la Ruhr-regiono. Finfine oni elektis la vilaĝon Kommern, kiu hodiaŭ estas urboparto de Mechernich). La muzeo estis malfermata je la 20a de julio 1961. Estris ĝin ĝis 1981 Adelhart Zippelius, ĝis 2007 Dieter Pesch kaj poste Josef Mangold.

Muzeo redakti

Ĉirkaŭ 67 konstruaĵoj ( bienoj, ventmuelejoj, metiejoj, vilaĝaj lernejoj kaj bakejoj, dancejoj kaj kapeloj) ordigitaj laŭ iliaj devenregionoj en la iama prusa Rejnprovinco. Aldoniĝas agroj, kamparanaj ĝardenoj kaj herbejaj fruktĝardenoj. La objektoj devenas ĉefe el la regionoj Westerwald, Meza Rejno, Ejfelo, Antaŭ-Ejfelo, Niederrhein kaj Bergisches Land. Tie la vivo ekde la 15a jarcento estas montrata. Oni nun estas konstruanta plian konstrugrupon „Marktplatz Rheinland“ (= merkatplaco Rejnlando), kiu montru la kamparana kaj urbeta vivo en Rejnlando de la 1950aj ĝis la 1980aj jaroj. La muzeo Kommern ankaŭ estas muzeo por ĉiutaga kulturo de la 20a jarcento.

Krome la muzea parto „Rejnlanda Muzeo por Etnologio“ montras permanentaj kaj nepermanentaj ekspozicioj.

Permanenta Ekspozicio redakti

„Wir Rheinländer“ (= Ni, rejnlandanoj)

Tiu ekspozicio montras la historion de la Rejnlando ekde la franca okupado en 1794 ĝis la tempo de la komenciĝanta „ekonomia miraklo“ post 1950.

Literaturo redakti

  • LVR-Freilichtmuseum Kommern. Rheinisches Landesmuseum für Volkskunde. Museumsführer, bearbeitet von Michael H. Faber. Auf der Grundlage des vorherigen Museumsführers von Joachim Hähnel, bearbeitet von Michael Faber und Manuela Schütze, Köln 2000. (= Führer und Schriften des LVR-Freilichtmuseums Kommern - Rheinischen Landesmuseums für Volkskunde Nr. 62) ISBN 978-3-00-025698-1

Bildoj el Kommern redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti