Polusa stacio Amundsen-Scott

(Alidirektita el Sudpolusa Stacio)

Polusa stacio Amundsen-Scott (angle Amundsen-Scott South Pole Station) estas usona esplorstacio lokigita 100 m de Suda terpoluso en Antarkto.

Polusa stacio Amundsen-Scott
angle: Amundsen-Scott South Pole Station
polusa stacio
Konstruaĵo de la polusa stacio Amundsen-Scott
Deveno de nomo: nomita omaĝe al Roald Amundsen
Lando Usono Usono
Kontinento Antarkto
Situo Polusa stacio Amundsen-Scott
 - alteco 2 850 m s. m.
 - koordinatoj 90° 0′ 0″ S 0° 0′ 0″ O / 90.00000 °S, 0.00000 °O / -90.00000; 0.00000 (mapo)
Esploristoj -
 - somere 200
 - vintre 28
Biomo neĝo
Estiĝo 1956
Unua alveno Roald Amundsen
 - dato 1911
Horzono UTC (UTC+12)
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Vikimedia Komunejo: Amundsen-Scott South Pole Station
Retpaĝo: Polusa stacio Amundsen-Scott
Elaviadila vido al novaj konstruaĵoj de la stacio (januaro de 2005)
Elaviadila vido al la stacio (1983)

Ĝi estis nomita omaĝe al Roald Amundsen (kiel la unua li alvenis en la jaro 1911 al la suda poluso) kaj al lia granda rivalo Robert Falcon Scott (tiu alvenis al la suda poluso la 17-a de januaro 1912 kaj survoje reen li pereis).

Konstruado de la stacio redakti

La stacio estis konstruita fare de dek ok membra grupo de konstruistoj de la Usona Mararmeo en novembro de 1956 kaj ekde tiu tempo ĝi estis seninterrompe loĝata kaj retenata. En la jaro 1975 aliĝis al la stacio Geodeta katedralo - konstruaĵo en formo sfera supraĵo, 16 m alta, 50 m en diametro, kiu fariĝis ĉefa konstruaĵo de la stacio kaj al kiu estis en la jaro 2003 alkonstruitaj novaj konstruaĵoj de la stacio (Elevated station).

Intertempe inter la stacio kaj la resto de la mondo estiĝis aviadila kunig per 3658 m longa aviokurejo. La aviadila komuniko al Amundsen-Scott estas certigita tra plua stacio, tra Polusa stacio McMurdo, kiu havas denove regulajn aviadilajn komunikojn kun Nov-Zelando.

Funkciado de la stacio redakti

Somere la nombro de loĝantoj de la stacio tipe superas 200, vintre restas proksimume 80-90 homoj. La stacio estas tute memsufiĉa, energion donas tri generatoroj por keroseno.

Esploro redakti

Esploragado de la stacio ensumigas la sekvantajn sciencfakojn:

Esperanto en la Stacio redakti

En Majo 2022 la unua Esperanto klubo de Antarkto estis fondita en la stacio. [1]

 
En Majo 2022 Esperanto Klubo estis fondita en la Polusa Stacio Amundsen-Scott.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. [1] Anonco de Esperanto klubo en Antarkto en Instagramo de la Uzanto "Celas"