Sudtirola asocio porstudenta

La Sudtirola asocio porstudenta (mallongigo: SH.ASUS; germane: Südtiroler HochschülerInnenschaft , itale: Associazione universitaria sudtirolese, en ladina lingvo: Lia di studenc dl'universitè de Südtirol) estas la plej grava sudtirola unuiĝo por studentoj. Ĝi estas aparte speciala, ĉar tiu unuiĝo ne estas dependa de unu loko sed havas malsamajn oficojn en grandaj universitataj urboj, nome unu ĉefsidejon en Bozen kaj sep filiojn, el kiuj kvar troviĝas en Aŭstrio kaj tri en Italio. Ĝi estis fondita en 1955 kiel soci-utila unuiĝo. La plej grava funkcio kuŝas en la sindikatreprezentado de interesoj de la sudtirolaj gestudentoj ĉie ajn.

Sudtirola asocio porstudenta
studenta asocio
Sidejo Bolzano-Bozen
vdr
Studentoj diversnaciaj sur poŝtmarko de Sovetunio el la jaro 1971

Funkcioj redakti

SH.ASUS estas difinita kiel interesa unuiĝo, kies plej grava funkcio estas la reprezentado de interesoj de la studentoj en sociaj kaj kulturaj aferoj. Regule faratas oficialaj vidpunktanoncoj koncerne kulturajn, sociajn, politikajn temojn, speciale ankaŭ en aferoj de prieduka politiko. La anoj ĉeestas tial en publiko kaj donas valorajn enigaĵojn por novaj ideoj ĉe plibonigendaj cirkonstancoj. Krome ĝi organizas kulturajn okazaĵojn kaj konsiladas pri studado kaj universitataj aferoj.

Strukturo redakti

La asocio kun la ĉefsidejo en Bozen kaj la sep filioj estas kontrolitaj fare de komisiono, kiu estas kunmetita de la komisionoj de la sep sekcioficejoj. La ĉefkomisiono elektas la prezidanton, kiu poste nomumas porparolantojn por la malsamaj temaroj kie SH.ASUS agadas (t.e. en kultura, politika aŭ socia aferoj).

Ĉefsidejo en Bozen redakti

La centralo estas en la ĉefurbo de Sudtirolo, kie kvar dungitoj laboras por la interesoj de ĉirkaŭ 15.000 studentoj. La plej grava parto de ilia labortempo estas investita en konsiloj por la studontoj kaj studantoj. Ĉiuj kiuj finas sian mezlernejon havas la eblon esti senkoste informitaj per SH.ASUS koncerne pliajn studojn kaj peruniversitatajn karierpreparadojn. Gravega parto de la konsiladlaboro koncernas memkompreneble la kandidatadon por dumstudaj subvenci-ricevo. Preskaŭ 1000 studentoj venas ĉiun jaron al la oficejo por esti bone informitaj kaj helpitaj ekz. en efika subvencipeto. Krome, la ĉefoficejo ankaŭ ofertas senpage psikologian konsilon por studentoj tuŝitaj per malfacilaĵoj animaj.

Sekcioficejoj filiaj redakti

Tamen, la ĉefa parto de la vivo en la unuiĝo okazas en siaj filioj. La sep sekcioficejoj troviĝas en Innsbruck, Graz, Salzburg, Vieno, Bolonjo, Padovo kaj Trento. La sekcioficejoj ofertas loĝejserĉadhelpon kaj organizas kulturajn okazaĵojn, same kiel sporteventojn kaj amuzigaĵojn. Ĉiu studento havas la eblon partopreni tiajn okazaĵojn kaj ankaŭ kontribui per propraj ideoj kaj sugestoj.

Membroj redakti

Ĉiu persono, kiu akceptas la statutojn de SH.ASUS povas iĝi membro de ĝi. La membreco estas malferma por ĉiuj homoj, sendependaj de ilia kulturo, lingvo ktp. Tamen nur studentoj havas la pasivan voĉdonrajton. Nuntempe SH.ASUS havas pli ol 1000 membrojn.

Politika agado redakti

La temoj kolektitaj dum la konsiladlaboro estas metotaj en praktikon dum agado politika. SH.ASUS estas parto de la politika komisiono por universitata eduko en Sudtirolo kaj havas rajton de kundeterminado. Sub konstanta komunikado kun la politikistoj, SH.ASUS provas plibonigi ĉiajn aspektojn pri universitataj studoj. Tradicie estas gravege ke SH.ASUS laboru por plibonigi la enitalian rekonon de universitataj diplomoj akiritaj en Aŭstrio.

Kultura agado redakti

La tria ĉefpunkto de SH.ASUS estas la kultura agado: Almenaŭ du fojojn jare, ili publikigas "Skolast". "Skolast" estas revuo, kiu estis fondita en 1956 kaj estas tial unu el la plej malnovaj plurlingvaj publikaĵoj de Sudtirolo. La ideo de la organo estis realigita ĉefe fare de Rainer Seberich kaj Franz von Walther, kaj estas nuntempe unu el la plej popularaj projektoj de SH.ASUS. La bunta temaro estas elektita laŭ faktaj temoj kaj problemoj de la studentoj, sed ne nur ĉi-prie.

Historio redakti

SH.ASUS estis fondita en 1955 kaj pasigis tra ne ĉiam trankvilaj periodoj evoluonte tre bone. En la 1950-aj jaroj SH.ASUS provis plibonigi la laboreblecojn en Italio por studentoj kiuj estis finintaj sian studon en Aŭstrio. Krome la fondintoj publikigis la unuan numeron de "Skolast" kaj komencis profesie konsiladi. En la 1960-aj jaroj ili devis vere batali kontraŭ politikaj problemoj malfavoraj al studenta vivo. Finfine SH.ASUS separitis en du partojn kaj la ideo de unuiĝinta studentorganizo apenaŭ malsukcesis.

La "studenta problemo" estis granda temo ankaŭ en la 1970-aj jaroj kaj SH.ASUS deturniĝis ideare for de Sudtirola Popola Partio (SVP). Baldaŭ post oni malfermiĝis ankaŭ al italalingvaj studentoj.

En la 1980-aj jaroj la situacio inter SVP kaj SH.ASUS pliboniĝis multe. Tamen la studentunuiĝo konfrontiĝis al novaj problemoj. En la 1990-aj jaroj la komisiono SH.ASUS ekprocesis kontraŭ la eldonejo Athesia, kie aperis ŝajne malveraĵoj pri la financa situacio de SH.ASUS. Poste tiaj problemoj solvitis ankaŭ kaj nuntempe SH.ASUS estas denove forta kaj modernan reprezenta organizaĵo en la servo de sudtirolaj gestudentoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo South Tyrolean Student association en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti