Suha ARAFAT (en araba: سهى عرفات‎; denaske Suha Daud Taŭil (en araba: سهى داود الطويل‎) 17a de Julio 1963, Jerusalemo aŭ Nabluso) estas la vidvino de iama Prezidento de la Palestina aŭtonomio nome Jasir Arafat.

Suha Arafat
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1963 (1963-07-17) (60-jaraĝa)
en Nablus
Lingvoj francaaraba
Ŝtataneco JordanioPalestinoTunizio
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Patrino Raymonda Tawil
Frat(in)o Jubran Altawil
Edz(in)o Jaser Arafat
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ŝi devenas el romkatolika aŭ grekortodoksa klera familio de Palestinanoj, lia patro estis negocisto kaj lia patrino estis konata aktivulino. Ŝi studis en Parizo, kie ŝi jam estis aktivulino de la lukto de palestinanoj kaj de la OLP. Ŝi konatuliĝis kun Arafat en la 1980-aj jaroj kaj ili sekrete geedziĝis la 17an de Julio 1990, kiam ŝi estis 27 kaj li estis 61. Tiam ŝi ekloĝis en Tunizio kaj konvertiĝis al islama Sunaismo, kion multaj konsideris falsa, same kiel aperis multaj klaĉoj kontraŭ ŝi, kio instigis ŝin al separiĝo, sed malsukcese. Ŝi akiris la tunizian ŝtatanecon, sed post la morto de Arafat, oni starigis proceson kontraŭ ŝi pro akuzo de koruptokomplicado, oni nuligis ŝian tunizian ŝtatanecon, kaj ekde tiam ŝi ekloĝis en Malto.