Sukerkabano (france cabane à sucre; angle sugar shack) estas duonkomerca entrepreno ofta en Orienta Kanado kaj en la nordo de Nov-Anglio. La sukerkabanoj estas lokoj, kie kolektiĝas kaj boliĝas la sevo de acero por produkti acero-siropon.

Sukerkabano, kie fabrikiĝas acerosiropo.

La kabanoj devenas de indiĝena kaj eŭropa elpenso. Franca esploristo Pierre Boucher priskribis la indiĝenajn popolojn en la produktado de acersukero en sia "L'histoire veritable et naturelle des moeurs et productions du pays de la Nouvelle-France, vulgairement dite le Canada" (1664). La fabrikado de sukero el acero fariĝis tradicio enkondukita de svisaj kaj normandaj kolonianoj tra la 17-a jarcento. Post la brita konkero en 1763, la tradicio disvastiĝis en la provincoj de Ontario, New Brunswick kaj Nov-Skotio sed restis familia tradicio en Kebekio[1]

La nuntempaj sukerkabanoj oferas lokon por kunvenoj kaj eksteraj aktivaĵoj por la publiko. Tio inkluzivas sledrajdadon, esploradon de la ĉirkaŭaĵoj kaj manĝadon de receptoj preparataj antaŭ la klientoj.

La plej vizitata tempo por sukerkabanoj estas inter la fino de Oktobro kaj la fino de Aprilo, kiam la acerosevo estas disponebla. Sub nulgrada temperaturo estas neeble elpreni la sevon, do tio okazas kutime dum la du unuaj semajnoj de Aprilo kaj tio markas la printempon kaj alvenon de Pasko.

Referencoj redakti

  1. angle: "Fotoj de sukerkabanoj el kolekto de la Biblioteko de la Universitato de Vermont" Arkivigite je 2012-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, publikigita la 10-an de Februaro, 2010, Universitato de Vermont, Biblioteko Bailey/Howe, Specialaj kolektoj.