Acerosiropo

siropo farita el la sevo de acero

Acerosiropo estas siropo kutime farita de la ksilema arbsevo de sukeracero (Acer saccharum), ruĝacero (Acer rubrum) aŭ nigracero (Acer nigrum),[1] kvankam oni povas ankaŭ fari siropon de aliaj aceraj specioj, kiel ekzemple, la Oregona aŭ grandfolia acero (Acer macrophyllum).[2] En malvarmaj klimatareoj, tiuj arboj akumulas amelon en la trunkoj kaj radikoj antaŭ la vintro; dum la printempo ili transformas la amelon ĝis sukero, kiu leviĝas je la sevo.

Enboteliĝata acerosiropo el Kebekio, Kanado.
Ruĝacero (Acer rubrum), Neuen Botanischer Garten ("Nova Botanika Ĝardeno"), Marburg, Hesio, Germanio Bildo: "Willow"

Oni spilas la acerarbon per bori truojn en la trunkon kaj deĉerpi la eksuditan sevon. Poste, oni koncentras la kolektitan sevon per varmigado vaporiĝi iom da akvo. La unua-nacia popolo de Kebekio kaj Vermonto antaŭ longe komencis kolekti kaj uzi acerosiropon; poste la eŭropaj setlantoj povosciiĝis produkti la siropon kaj grade plibonigis la rafinadajn metodojn. Teknikaj plibonaĵoj dum la 1970-aj jaroj plue rafinis la siropan procezadon.

Kebekio en Kanado produktas la plej grandan parton da acerosiropo; la provinco faras rondcifere tri kvaronojn el la mondofertado. Kanado ĉiu-jare eksportas acerosiropon ĝis valoro de pli ol 145 milionoj da dolaroj aŭ 107 milionoj da eŭroj. Vermonto, stereotipa kiel lando de acerosiropo,[3] estas la plej granda produktejo en Usono, ĝi generas ĉirkaŭ kvin kaj duonan procentojn el la mondofertado.

Kanado kaj Usono gradigas acerosiropon laŭ skalo bazita sur denseco kaj diafaneco. Saĥarozo estas la plej ĝenerala sukero en acerosiropo. Siropoj ne rajtas enhavi io ajn alie ol acerosevo kaj bezonas almenaŭ sesdek ses procentojn da sukero por etikediĝas kiel "acerosiropo" en Kanado;[4] en Usono, ĉiu siropo devas esti farita preskaŭ tute de acerosevo por etikediĝas kiel "acero". Acerosiropo plejofte estas manĝita kun patkukoj, vafloj, ovaĵpanoavenkaĉo (poriĝo). Ĝi ankaŭ estas ofte ingredienco en bakado, aŭ kiel dolĉigaĵo kaj gustigaĵo. Kuiristoj kaj kulinaraj specialistoj havas laŭdita la unikan guston, kvankam la kemio kiu respondas pro ĉi tio ne plene kompreniĝas. Kaj acerosiropo kaj la sukeracerarbo simbolas Kanadon kaj plurajn usono-ŝtatojn, precipe Vermonton.

19-a jarcenta ilustraĵo, "Sukero-farado inter la Indianoj en la nordo"

Historio redakti

Indiĝenaj nordamerikanoj redakti

La praloĝantoj de la Amerikianoj, indiĝena popolo kiu vivis en la nordorienta parto da Nordameriko estis la unuaj konataj etnoj produkti acerosiropon kaj acerosukeron. Laŭ buŝaj tradicioj de Oĝibvoj kaj aliaj tribaj grupoj, same kiel arkeologiaj indicaĵoj, acerarba sevo aŭ wiishkobaaboo ("ŭiŝkobabuo", lauvorte "dolĉan akvon") prozesiĝis por ĝia sukera enhavo kiel siropo aŭ zhiiwaagamizigan ("ĵivagamizigano") kaj acerosukero aŭ ziinzibaakwad ("zinzibakŭado", lauvorte "formata en ligna muldilo"),[5] oportuna por staplado,[6] longe antaŭ ol la eŭropanoj alvenis en la regiono.[7]

La produktado de acerosiropo estas unu el nur kelkaj agrikulturaj procezoj en Nordameriko kiu ne estas eŭropa kolonia importaĵo. Ekzistas neniuj aŭtentikigitaj rakontoj de la eltrovado de produktado kaj konsumo de acerosiropo inter fruaj indiĝenaj grupoj,[8] sed diversaj legendoj ekzistas kiel al la origino de acerosiropoproduktado; unu el la plej popularaj implikas acerosukon por kuiri kaj servi cervaĵon al ĉefo.[9]

Aliaj historioj atribuas la evoluado de acerosiropa produktado diverse al Oĝibvaj diaĵoj kiel Nanaboĵo, Gluskapo, aŭ al la petolema Sciuro. Indiĝenaj triboj evoluigis ritojn ĉirkaŭ sukerofarado, festanta la Sukero Luno (la unua plenluno de printempo) kun Acero Danco.[10] Multaj unua-naciaj preparaĵoj anstataŭigis la salon tradician el Eŭropo kun acerosukero aŭ siropo.[9]

La Algonkenoj rekonis la sukon kiel fonto de energio kaj nutrado. Ĉe la komenco de la printempa degelo, ili uzis ŝtonajn ilojn por fari Vo-formajn incizojn en arbotrunkoj; ili tiam enmetis kavotigaj kanoj aŭ konkavaj pecoj de ŝelo por direkti la sukofluon en sitelojn, ofte faritajn el betulŝelo.[8] La acerosuko koncentriĝis aŭ per plonĝigi varmegajn kuiradoŝtonojn en la siteloj[11] aŭ forlasado la sitelojn eksponitajn al la malvarmaj temperaturoj dum la nokto kaj forigado la glaciotavolon kiu surface formiĝis super la viskoziĝa suko.

 
Du spiloj en acerarbo, kun plastiktuboj por sevokolektado
 
Tradicia sitela spilo kaj plastiksaka spilo ĉe Boŭdojno Parko en Ŭapingera Akvofalo, Nov-Jorkio

Eŭropanoj redakti

En la fruaj stadioj de eŭropa koloniigo en nordorienta Nordameriko, la indiĝena popolo montris la alvenantajn kolonianojn sian metodaron por deĉerpi la trunkojn da certaj specoj de aceroj dum la fru-printempa degelo por rikolti la sukon.[12] André Thevet, la Reĝa Kosmografo de Francio, skribis leteron pri Jacques Cartier trinkanta acerosukon dum siaj kanadaj voyaĝoj.[13] Antaŭ 1860, eŭropaj kolonianoj kaj akaparaj felkomercistoj komencis rikolti aceroproduktojn.[12] Tamen, anstataŭ incizi la ŝelo, kiel faris la indiĝenoj, la Eŭropanoj malpli detrueme boris spilotruojn en la trunkoj per boriloj. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, ili uzis la procezatan acerosukon kiel fonto de cencentrata sukero, en kaj likvaj kaj kristalaj formoj, ĉar oni kana sukero deviĝis importi el la Karibio.[14]

 
Folioj de ruĝacero en la komenco de la aŭtuno. Notu la samaroj (paroj da flugilaj semoj). Bildo: Jean-Pol Grandmont

Tipe, sukerfaradaj festoj komenciĝis ĉe la printempa degelo en arbaroregionoj konata enhavi sukeraceroj en sufiĉaj nombrojn.[12] La siropistoj unue boris truojn en la grandaj acerotrunkoj, kutime pli ol unu truo per arbo. Ili enmetis lignaj elfluiloj en la truoj kaj tiam pendigis lignan sitelon el la elstaranta fino de ĉiu elfluilo por kolekti la sukon. Tigoj de sambuko (Sambucus) aŭ sumako (Rhus), kun ĝia facile forigebla medolo, estis inter tradiciaj fontoj de la verŝtuboj aŭ "sukospililoj".[1] Ordinare, oni faris la sitelojn per distranĉado grandan arbotrunkon en cilindraj segmentoj, kavigado kaj forigado la kernon de ĉiu segmento el unu cilindrofino, kreante senjuntan, akvimunan sukujon.[8] La suko malrapide plenigis la sitelojn, kaj la sukerfararo periode revenis por preni la kolektatan sukon. Ili aŭ transdonis la likvaĵon en pli grandaj sukujoj (bareloj, grandaj potoj aŭ kavigadaj ŝtipoj) — ofte muntita sur sledoj aŭ ĉaroj, ke tirbestoj tiel ĉevalojoksoj trenis — aŭ ili portis ĝin en siteloj aŭ aliaj oportunaj ujoj al la acersukerejo.[12] Oni remetis la suk-kolektajn sitelojn al la elfluiloj muntita sur la arboj, kaj repetis la tuta traktadon dum la sukfluo sufiĉis dolĉa. La specifaj vetercirkonstancoj de la degeloperiodo decidis, kaj daŭre decidas, la daŭron de la sukerfarada sezono.[12] Ĉar la vetero daŭre varmigas, la normala fru-printempa biologia procezo de acerarbo fine ŝanĝas la guston de la suko, malagrabliganta ĝin.[2]

La bol-procezo temporabis. La sukerfararo rikoltis la suko kaj reportis ĝin al la acersukerejo, kie ili tiam verŝis la likvaĵon en kuvegoj, kutime faritaj el metalo. Ĉe la bazkampejo ili bolis la sukon por maldilui ĝin al la dezirinda konsisto — aŭ subĉiele super kampofajro aŭ interne en ŝedo konstruita por tiu celo, la tiel-nomta "sukerkabano" (francalingve: cabane à sucre; anglalingve: sugar shack or sap house).[15]

 
Sukerkabano kie oni koncentris la sukon al acerosiropo.
 
Malgranda vaporiga siropujo
 
Acerosevo transformiĝas al siropo
 
Kvalitoj de siropo, maldekstre al dekstre: Fancy (Altega), Grade A Medium Amber (A-grada mezosukceno-kolora), Grade A Dark Amber (A-grada malhelosukceno-kolora) kaj Grade B (B-grada)

Sukerkabanoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sukerkabano.

Sukerkabano (france: cabane à sucre; angle: sugar shack) estas duonkomerca entrepreno ofta en Orienta Kanado kaj en la nordo de Nov-Anglio. Ili estas lokoj, kie kolektiĝas kaj boliĝas la sevo de acero por produkti acero-siropon. La nuntempaj sukerkabanoj oferas lokon por kunvenoj kaj eksteraj aktivaĵoj por la publiko. Tio inkluzivas sledrajdadon, esploradon de la ĉirkaŭaĵoj kaj manĝadon de receptoj preparataj antaŭ la klientoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 William B. Werthner (1935). Some American Trees: An intimate study of native Ohio trees ("Iuj usonaj arboj: intima studado de indiĝenaj ohio-ŝtataj arboj"). New York: Macmillan, 416 pp.
  2. 2,0 2,1 Randall B. Heiligmann, Fred E. Winch (1996). "Chapter 3: The Maple Resource" ("Ĉapitro 3, La acerorimedo") en Koelling & Heiligmann, op. cit.
  3. Ekzemple, Dave Gram, "John Curran", angla-lingva nekrologo de ĵurnalisto kiu kelkfoje stereotipis la vermontanoj en siaj fruaj artikoloj, Stowe Reporter, la 22-a septembro 2011. Aliris 9 decembro 2011.
  4. "Chapter 13 - Labelling of Maple Products" ("Ĉapitro 13, Etikedado de Aceroproduktoj"). Canadian Food Inspection Agency (Kanada Manĝaĵinspekta Agentejo), la 13-an de junio 2011, (angla-lingve aŭ franca-lingve). Aliris la 9-an de decembro 2011.
  5. Karen Danielsen, "[www.glifwc.org/publications/mazinaigan/fall2003.pdf Preparing plants for biboon]" ("Prepari plantoj por la vintro"), Mazina'igan, p. 7, aŭtuno 2003. Aliris 10 decembro 2011.
  6. History Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine", Pripps Sugarbush. Aliris 9 decembro 2011.
  7. Ciesla, William M (2002). "Non-wood forest products from temperate broad-leaved trees" ("Ne-lignaj arbarproduktoj de moderaklimataj larĝfoliaj arboj"), p. 37-43, 103-113. FAO de la Unuiĝintaj Nacioj. Romo: junio 2002. ISBN 92-5-104855-X. Aliris la 9-an de decembro 2011.
  8. 8,0 8,1 8,2 Melvin R. Koelling, Fred Laing, Fred Taylor (1996). "Chapter 2: History of Maple Syrup and Sugar Production" ("Ĉapitro 2, Historio de Acerosiropo kaj Sukerproduktado") en Melvin R. Koelling, Randall B. Heiligmann, North American Maple Syrup Producers Manual. (Nordamerika Acerosiropa Produkteja libro). Bulteno 856. Ohio State University. Arkivis el la originalo la 29-an de aprilo 2006. Aliris la 20-an de septembro 2010.
  9. 9,0 9,1 "History Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine". Michigan Maple Syrup Association ("Historio, Miĉigana Acerosiropa Asocio", angla-lingve). Aliris la 9-an de decembro 2011.
  10. Eagleson, Janet; Hasner, Rosemary (2006). The Maple Syrup Book ("La Acerosiroa kubro"), p. 15. Boston Mills Press, ISBN 978-1-55046-411-5.
  11. Larkin, Davido (1998). Country Wild ("Kampara sovaĝejo"). Houghton Mifflin. p. 146-147. ISBN 0-395-77190-0.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Ciesla, op. cit., p. 37, 39.
  13. Citata en James M. Lawrence, Rux Martin (1993). Sweet Maple ("Dolĉa acero"). Chapters Publishing, p. 57. ISBN 1-881527-00-X.
  14. Eagleson & Hasner, op. cit., p. 15.
  15. Randall B. Heiligmann, Lewis Staats (1996). "Chapter 7: La produktado de acerosiropo" ("Ĉapitro 7, La acerorimedo") en Koelling & Heiligmann, op. cit.